| Esperanto-Asocio de Finnlando
- Suomen Esperantoliitto ry 1907-2007 |
||
|---|---|---|
|
Jubilea skatolo |
||
| La jubilea skatolo | La vojo de la skatolo | Aranĝoj dumvoje |
| La jubilea
skatolo ekis sian vojaĝon el Helsinki en la 100-jariga festo de Esperanto-Klubo de
Helsinki la 10an de oktobro, 2006.
Dum la sekvaj monatoj la skatolo faros ĉirkaŭantan vojaĝon en la tuta lando. Dumvoje la skatolo vastigas sian enhavon per notoj, bildoj, rakontoj kaj gratuloj. Kaj plej grave, ĝi prezentas al ĉiuj finnlandaj esperantistoj inviton kunfesti. La antaŭfesto jam komenciĝis. En la skatolo troviĝas jubilea libro en kiu ĉiu grupo plenigos paĝon aŭ eble 2-4. Ĝi estas gastlibro en kiu registriĝas la moviĝo de la skatolo, la homoj kaj agadoj, kiujn ĝi renkontas. Troviĝas informoj pri eventoj dum 2007, Arta Lumo-informiloj kaj -afiŝoj - kaj etaj surprizoj! La grupoj utiligos la materialon kaj se io mankas en la skatolo ili estas bonvenaj kompletigi ĝin! Post la ĉirkaŭiro la jubilea skatolo revenos al Helsinki por la ĉefa 100-jariga festo de Esperanto-Asocio de Finnlando la 28an aprilo, 2007. |
PS 7.12.2006