<html>
<head>
<meta http-equiv="content-type" content="text/html; charset=UTF-8">
</head>
<body>
<div class="moz-text-html" lang="x-unicode">
<p>Saluton!</p>
<p>\u0108i-jare oni jubileas la naski\u011don de la pola verkisto Stanislaw
Lem anta\u016d cent jaroj. Pro tiu okaza\u0135o Bjalistoka
Esperanto-societo eldonis tradukon al Esperanto de unu el la
plej konataj verkoj de Lem, la romano <i>Solaris</i>. Mi
prezentis (finne) la verkon en Finna babilejo</p>
<blockquote>
<p><a class="moz-txt-link-freetext"
href="https://finnababilejo.fi/artikolo/juha_metsakallas/2021/10/solaris/">https://finnababilejo.fi/artikolo/juha_metsakallas/2021/10/solaris/</a></p>
</blockquote>
<p>kaj Libera folio havis anka\u016d sian prezenton<br>
</p>
<blockquote>
<p><a class="moz-txt-link-freetext"
href="https://www.liberafolio.org/2021/09/15/klasikajo-de-stanislaw-lem-aperis-en-esperanto/">https://www.liberafolio.org/2021/09/15/klasikajo-de-stanislaw-lem-aperis-en-esperanto/</a></p>
</blockquote>
<p>Dum la da\u016dra kurso en Turku ni legis la libere enhaveblan
fragmenton de la libro kaj ni ekhavis ideon mendi kune kelkajn
ekzemplerojn. Se vi volas partopreni en tiu mendo, respondu <b>al
mi ne pli poste ol 7.11.</b> <br>
</p>
<p>La prezo de la libro mem estas 8,75 plus afranko de Pollando.<br>
</p>
<blockquote>
<p><a class="moz-txt-link-freetext" href="https://espero.bialystok.pl/eo/produkt/solaris/?wmc-currency=EUR">https://espero.bialystok.pl/eo/produkt/solaris/?wmc-currency=EUR</a><br>
</p>
</blockquote>
<p>Notu, ke ni mendas librojn al Turku kaj liveras ilin de tie.
Eventualajn aldonajn kostojn de la liverado de tie pagas la
mendinto. </p>
<p>Juha M.</p>
<br>
</div>
</body>
</html>