<html>
<head>
<meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=UTF-8">
</head>
<body>
<div class="moz-cite-prefix">Raita Pyhälä kirjoitti 7.3.2022 klo
9.08:<br>
</div>
<blockquote type="cite"
cite="mid:CAJa_OJ_eeoTB1g89o+h-w9wkjT3XhNwoNVe1pCPhjPDhgn663A@mail.gmail.com">
<meta http-equiv="content-type" content="text/html; charset=UTF-8">
<div dir="ltr">mi lernis ke PIN-kodo nomi\u011das \u015dloskodo kaj
"Naviggaattori" navigaciilo. Tio al mi utilas. Espereble anka\u016d
al kelkaj el vi. Instruis min la revuo "Monato"
<div><br>
</div>
<div>Saliko</div>
</div>
</blockquote>
<p><br>
</p>
<p>Saluton!</p>
<p>Mi iomete dubis tiujn vortojn kaj trovis la sekvan: <br>
</p>
<p>La retejo Komputeko</p>
<blockquote>
<p><a class="moz-txt-link-freetext" href="https://komputeko.net">https://komputeko.net</a></p>
</blockquote>
<p>estas bone por ser\u0109i komputilo- kaj po\u015dtelefonorilatajn
terminojn. Pri la projekto mem vi povas legi el Vikipedio</p>
<blockquote>
<p><a class="moz-txt-link-freetext" href="https://eo.wikipedia.org/wiki/Komputeko">https://eo.wikipedia.org/wiki/Komputeko</a></p>
</blockquote>
<p>Kompreneble Komputeko ne estas senerara, sed la\u016d \u011di <i>PIN-koodi</i>
estas PIN-kodo (<b>p</b>ersona <b>i</b>dentiga <b>n</b>umero).
Kvankam mi persone ne estas tre entuziasma pri tiaj mallongigoj,
kiuj strebas havi la samajn literojn kiel la angla mallongigo
(ekz. <b>a</b>kirita <b>i</b>mun-<b>d</b>eficita <b>s</b>indromo
por AIDS kun tre dubinda apilko de la financa termino "deficito"),
\u0109i-okaze PIN estas en ordo. Nature la radiko "\u015dlos/" estas ta\u016dga
en multaj aliaj okazoj, ekz. klavo\u015dloso por <i>näppäinlukitus.</i></p>
<p>En la komenco oni pruntis multajn substantivajn vortojn en
Esperanton tiel, ke ili konservis sian nacilingvan fina\u0135on "-cio",
ekz. "demonstracio" kaj "navigacio". Poste oni komprenis, ke "ci"
en ili estas superflua fina\u0135o sub nacilingva influo kaj oni
esperantigis tiajn vortojn al "demonstrado" kaj "navigado" baze de
la Esperantaj verboj, jen "demonstri" resp. "navigi". Do <i>GPS-navigaattori
</i>a\u016d <i>kepsi</i> estas (GPS-)navigilo. Ne estus surprizo al
mi, se iu mallongigus tiun al goposilo \U0001f601</p>
<p>Fundamente ver\u015dajne temas pri tio, \u0109u vi rigardas la \u011deneralan
revuon <i>Monato</i> a\u016d la fakan retejon <i>Komputeko</i> pli
fidinda.<br>
</p>
<p>Juha</p>
<p><br>
</p>
</body>
</html>