<html><head><meta http-equiv="content-type" content="text/html; charset=utf-8"></head><body dir="auto"><div dir="ltr"></div><div dir="ltr"><br>Tiu cxi GK de UEA meritas esti legata kaj atentata cxe ni kaj monde.</div><div dir="ltr">Tomas\u2019<br><br>Välitetty viesti alkaa:<br><br></div><blockquote type="cite"><div dir="ltr"><b>Lähettäjä:</b> Gazetaraj Komunikoj de UEA <gk@co.uea.org><br><b>Päiväys:</b> 20. marraskuuta 2022 klo 0.57.57 UTC+2<br><b>Vastaanottaja:</b> tuomo.grundstrom@gmail.com<br><b>Aihe:</b> <b>[N-ro 1078] Mesa\u011do de UEA okaze de la Monda Tago de Infanoj, 20 novembro 2022</b><br><br></div></blockquote><blockquote type="cite"><div dir="ltr">\ufeff
<meta content="text/html;charset=utf-8" http-equiv="Content-Type">
<hr>
<p><span style="font-size:large;color:#0000A0;font-weight:bold">Gazetaraj Komunikoj de UEA</span><br>
N-ro 1078<br>
2022-11-19</p>
<hr>
<h3 style="color:#0000A0;"><a name="1" id="1"></a>MESA\u011cO DE UEA OKAZE DE LA MONDA TAGO DE INFANOJ, 20 NOVEMBRO 2022</h3>
<p></p><p style="text-align: justify;"><span style="font-weight: 400;">[ Mesa\u011do sendita al UN. Kun afabla peto republikigi \u011din en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi \u011din en viaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]</span></p>
<p style="text-align: justify;"><span style="font-weight: 400;">Por la bonfarto de niaj infanoj ni devas konstrui mondon de paco, digno, egaleco kaj da\u016dripovo. \u0108iu infano, el \u0109iu monda regiono, havas egalan kaj senkompromisan rajton je sano, edukado kaj protektado. <br></span></p>
<p style="text-align: justify;"><span style="font-weight: 400;">Infanoj suferas pli multe ol aliaj homoj pro malri\u0109eco, konfliktoj kaj militoj, dislokigo, perforto kaj diskriminacio, kaj klimat\u015dan\u011di\u011do.</span></p>
<p style="text-align: justify;"><span style="font-weight: 400;">Infanaj rajtoj transpasas naciajn limojn. Tiel, por garantii la rajtojn de infanoj, oni bezonas tutmondan kunlaboron. Ni alvokas la registarojn de la mondo plenumi la Deklaracion pri Infanaj Rajtoj, la Konvencion pri Infanaj Rajtoj, kaj aliajn interkonsentojn kaj gvidliniojn de la Infana Fonduso de UN (Unicef) kaj de Unesko.</span></p>
<p style="text-align: justify;"><span style="font-weight: 400;">Infanoj havas lingvajn rajtojn. Ili ne suferu diskriminacion pro sia lingvo: ili rajtas uzi kaj anta\u016denigi sian denaskan lingvon. Ili rajtas ricevi edukadon en tiu lingvo kaj en aliaj aldonaj lingvoj por sia sana disvolvi\u011do. Ili rajtas al helpo de tradukistoj kaj interpretistoj en publikaj servoj.</span></p>
<p style="text-align: justify;"><span style="font-weight: 400;">Edukado per denaskaj lingvoj gravas por inkluzivo kaj kvalito de lernado. Se infanoj eklernas per alia lingvo, tio malfaciligas ilian kapablon efike lerni. La\u016d lastatempa raporto de Unesko, kvankam ekzistas novaj klopodoj en pluraj landoj por anta\u016denigi kulturan kaj lingvan diversecon, \u0109irka\u016d 40% de la monda lo\u011dantaro aliras edukadon per lingvoj kiujn ili ne parolas a\u016d komprenas.</span></p>
<p style="text-align: justify;"><span style="font-weight: 400;">La nuna Internacia Jardeko de Indi\u011denaj Lingvoj (2022-2032) memorigas nin, ke inkluzivo de indi\u011denaj lingvoj en edukaj sistemoj estas esenca por plifortigi indi\u011denajn lingvojn kaj kulturojn. Lastatempa esploro de la Konstanta Forumo pri Indi\u011denaj Demandoj montras, ke, kvankam indi\u011denaj lingvoj estas le\u011de protektataj en pluraj landoj, la nunaj kondi\u0109oj de publikaj politikoj malhelpas uzon de indi\u011denaj lingvoj kaj favoras unulingvismon en nacia lingvo e\u0109 en landoj kun grandaj lingvaj minoritatoj.</span></p>
<p style="text-align: justify;"><span style="font-weight: 400;">Per la internacia lingvo Esperanto, ni diskonigas kaj anta\u016denigas la principojn kaj celojn de egaleco kaj inkluziveco por \u0109iuj infanoj. Ni anka\u016d aparte atentigas pri la ebleco utiligi Esperanton kiel akcelilon por lingva lernado kaj kiel rimedon por debatado kaj agado pri la rajtoj kaj bonfarto de infanoj \u0109ie en la mondo. <br></span></p>
<p style="text-align: justify;"><strong>Universala Esperanto-Asocio firme favoras la rajtojn de infanoj \u0109ie! </strong></p><p></p>
<div style="background-color: #D1E7EE; padding: 2px 10px">
<p>\u0108iu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla la\u016d la <a href="https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo">Permesilo CC BY 4.0.</a> </p>
<p>Trovu anta\u016dajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA: <a href="https://uea.org/aktuale/komunikoj">uea.org/aktuale/komunikoj</a></p>
<p>La rekta ligilo por la komuniko: <a href="https://uea.org/gk/1078">https://uea.org/gk/1078</a></p></div>
<p>Por malfunkciigi a\u016d modifi la abonon vizitu <a href="https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu">https://uea.org/via/retlistoj</a> (necesas ensaluti)</p>
<p></p>
</div></blockquote></body></html>