[Eaf-informo] Zamenhof-tago 2020

Tuomo Grundström tuomo.grundstrom at gmail.com
Ti Joulu 15 19:58:59 EET 2020


*Karaj membroj kaj amikoj de Esperanto-Asocio e Finnlando*

*Bondeziron en la 15-a de decembro, Tago de Zamenhof kaj E-libro *



Esceptan pro viglo kaj multa-multflanka farado kongresan jaron 2019 sekvis
la nuna, preme limigata jaro de Esperantujo endoma anstataŭ renkonti el-
kaj eksterlandajn E-amikojn alvojagxe.



Sed ankaŭ montris sian flekseblon kaj kreivon nia internacia komunumo. La
Universala Kongreso virtuale kolektis partoprenantojn kaj sekvantojn el pli
multaj landoj ol iam antaŭe, en la reto. Plej grave, tiel havis, kaj daŭre
havos, ŝancon tiu plimulto, kiu malofte aŭ neniam povas pro financaj kaj
fizikaj kialoj ĝui eksterlande surlokajn aranĝojn.



Ni esperu optimisme ke niaj Vintraj Tagoj en Turku 13. - 14.3.2021
rekolektu nin multnombre al festa (Turku-societo 60-jara!) ĉeesta evento.



Mi atentigu en la tago de Zamenhof kaj Esperanto-libro, ke, kiel ni anoncis
en Esperantolehti 3 kaj 4/2020, novaj individuaj membroj ricevos la
Z-libron, la biografion Tohtori Zamenhof ja kansainvälinen kieli. Se
ekzemple amiko demandas vin, kion vi ŝatus kiel festotagan aŭ alian
donacon, vi povas proponi ke vi ŝatus ke tiu aliĝu al EAF, *kannatuksen
vuoksi* se dume ne scias la lingvon; la amiko ricevos la libron kaj tutjare
Esperantolehti, kaj vi ricevos la plejan aprezon al viaj aspiroj. Ĉu taŭga
ideo?



En "Vizaĝejo" de EAF kaj propra mi hodiaŭ afiŝis la suban tekston. Estas
rekomendinde konigi, pluafiŝi priesperantajn tekstojn kaj bildojn.



Mi bondeziras pacajn jarfinajn festojn. Restu sanaj!



*Tuomo Grundström, prezidanto de EAF*




Joulukuun 15. on esperantokielisen kirjallisuuden, yhteiskielisen
kulttuurin päivä, kielen alullepanijan, L.L.Zamenhofin (1859 – 1917)
syntymäpäivä. Hänen aikalaisiaan Suomessa olivat Paavo Cajander (1846–1913)
ja Johan Hagfors (1857 – 1931), suomen ja suomenruotsin välisen sillan
rakentajia kääntäjinä, kirjailijoina, lehtimiehinä ja opettajina.

Suomen itsenäisyyspäivä ja esperantokulttuurin päivä sattuvat lähekkäin, ja
niinpä Esperantolehden joulukuun numeroon poimin Cajanderin Isänmaalle
(1898, esperantokäännös G.J.Ramstedt 1920) ja Hagforsin Modersmålets Sång
(1898, esperantokäännös Tuomo Grundström 2020), ja Zamenhofin
kielisuunnitelmansa julkaisemisen (26.7.1887) kynnyksellä laatiman pikku
runon tunnoistaan ratkaisevalla hetkellä. Yritän siirtää sen tähän
suomeksi.



Ho, mia kor'

L.L. Zamenhof 1887



Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile,

El mia brusto nun ne saltu for!

Jam teni min ne povas mi facile,

Ho, mia kor’!



Ho, mia kor’! Post longa laborado

Ĉu mi ne venkos en decida hor’?

Sufiĉe! trankviliĝu de l’ batado,

Ho, mia kor’!



Sydämelleni

L.L.Zamenhof 1887



Oi sydämein, sa tyynny rinnassani

ja pysy kanssani, ma nyt sen tein!

Seistä tai kaatua on kohtanani,

oi sydämein!



Oi sydämein! Nyt työ on täytettynä.

Huoliiko maailma min sille vein?

Siis tyynny: nyt on kaikki päätettynä.

Oi sydämein!
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20201215/1e2fb558/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo