[Eaf-informo] Zamenhof-tago 2020
Tapani Aarne
tapani.aarne at mbnet.fi
Ke Joulu 16 09:52:18 EET 2020
Mesaĝoj de Espero – Zamenhofa Tago 2020 <https://twitter.com/tejoesperanto/status/1338635349933891584> (TEJO)
> Raita Pyhälä <raita.pyhala at gmail.com> kirjoitti 15.12.2020 kello 20.37:
>
> Bone ke vi sendis informojn, dankon. Min mem hodiaŭ ĝojiĝis kelkaj eksterlandaj saluton kaj precipe tiu deTEJO en FB. Tie dekoj da gejunuloj el pluraj landoj de la mondo vane, amuze, kuraĝige salutis en Eo kaj samtempe vidiĝas la sama saluto en la lingvo de la lando kie ili loĝas (denaska lingvo de la salutanto?) . Ankaŭ kelkaj el la stabo de CO tie salutas, fine nia malnova spertulo Rob Moerbek. Mi rekomendas!
>
> ti 15. jouluk. 2020 klo 20.00 Tuomo Grundström <tuomo.grundstrom at gmail.com <mailto:tuomo.grundstrom at gmail.com>> kirjoitti:
>
> Karaj membroj kaj amikoj de Esperanto-Asocio e Finnlando
> Bondeziron en la 15-a de decembro, Tago de Zamenhof kaj E-libro
>
> Esceptan pro viglo kaj multa-multflanka farado kongresan jaron 2019 sekvis la nuna, preme limigata jaro de Esperantujo endoma anstataŭ renkonti el- kaj eksterlandajn E-amikojn alvojagxe.
>
> Sed ankaŭ montris sian flekseblon kaj kreivon nia internacia komunumo. La Universala Kongreso virtuale kolektis partoprenantojn kaj sekvantojn el pli multaj landoj ol iam antaŭe, en la reto. Plej grave, tiel havis, kaj daŭre havos, ŝancon tiu plimulto, kiu malofte aŭ neniam povas pro financaj kaj fizikaj kialoj ĝui eksterlande surlokajn aranĝojn.
>
> Ni esperu optimisme ke niaj Vintraj Tagoj en Turku 13. - 14.3.2021 rekolektu nin multnombre al festa (Turku-societo 60-jara!) ĉeesta evento.
>
> Mi atentigu en la tago de Zamenhof kaj Esperanto-libro, ke, kiel ni anoncis en Esperantolehti 3 kaj 4/2020, novaj individuaj membroj ricevos la Z-libron, la biografion Tohtori Zamenhof ja kansainvälinen kieli. Se ekzemple amiko demandas vin, kion vi ŝatus kiel festotagan aŭ alian donacon, vi povas proponi ke vi ŝatus ke tiu aliĝu al EAF, kannatuksen vuoksi se dume ne scias la lingvon; la amiko ricevos la libron kaj tutjare Esperantolehti, kaj vi ricevos la plejan aprezon al viaj aspiroj. Ĉu taŭga ideo?
>
> En "Vizaĝejo" de EAF kaj propra mi hodiaŭ afiŝis la suban tekston. Estas rekomendinde konigi, pluafiŝi priesperantajn tekstojn kaj bildojn.
>
> Mi bondeziras pacajn jarfinajn festojn. Restu sanaj!
>
> Tuomo Grundström, prezidanto de EAF
>
>
> Joulukuun 15. on esperantokielisen kirjallisuuden, yhteiskielisen kulttuurin päivä, kielen alullepanijan, L.L.Zamenhofin (1859 – 1917) syntymäpäivä. Hänen aikalaisiaan Suomessa olivat Paavo Cajander (1846–1913) ja Johan Hagfors (1857 – 1931), suomen ja suomenruotsin välisen sillan rakentajia kääntäjinä, kirjailijoina, lehtimiehinä ja opettajina.
> Suomen itsenäisyyspäivä ja esperantokulttuurin päivä sattuvat lähekkäin, ja niinpä Esperantolehden joulukuun numeroon poimin Cajanderin Isänmaalle (1898, esperantokäännös G.J.Ramstedt 1920) ja Hagforsin Modersmålets Sång (1898, esperantokäännös Tuomo Grundström 2020), ja Zamenhofin kielisuunnitelmansa julkaisemisen (26.7.1887) kynnyksellä laatiman pikku runon tunnoistaan ratkaisevalla hetkellä. Yritän siirtää sen tähän suomeksi.
>
> Ho, mia kor'
> L.L. Zamenhof 1887
>
> Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile,
> El mia brusto nun ne saltu for!
> Jam teni min ne povas mi facile,
> Ho, mia kor’!
>
> Ho, mia kor’! Post longa laborado
> Ĉu mi ne venkos en decida hor’?
> Sufiĉe! trankviliĝu de l’ batado,
> Ho, mia kor’!
>
> Sydämelleni
> L.L.Zamenhof 1887
>
> Oi sydämein, sa tyynny rinnassani
> ja pysy kanssani, ma nyt sen tein!
> Seistä tai kaatua on kohtanani,
> oi sydämein!
>
> Oi sydämein! Nyt työ on täytettynä.
> Huoliiko maailma min sille vein?
> Siis tyynny: nyt on kaikki päätettynä.
> Oi sydämein!
>
>
>
>
>
>
>
>
> --
> Eaf-informo mailing list
> Eaf-informo at esperanto.fi <mailto:Eaf-informo at esperanto.fi>
> http://esperanto.fi/mailman/listinfo/eaf-informo_esperanto.fi <http://esperanto.fi/mailman/listinfo/eaf-informo_esperanto.fi>
> --
> Eaf-informo mailing list
> Eaf-informo at esperanto.fi
> http://esperanto.fi/mailman/listinfo/eaf-informo_esperanto.fi
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20201216/2c5598ef/attachment.html>
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo