[Eaf-informo] enketo de UNESCO
Raita Pyhälä
raita.pyhala at gmail.com
Su Huhti 11 16:10:27 EEST 2021
Unesko unuafoje faras enketon per Esperanto – UEA alvokas ĉiujn
esperantistojn partopreni
La ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per
kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado. Per
tio oni antaŭenigas universalan respekton al justeco, al la regado de leĝo
kaj al homaj rajtoj, fundamentaj liberecoj kaj toleremo, kiuj estas
konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo,
aŭ religio, laŭ la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj. Unesko ankaŭ kontribuas al
daŭripova disvolviĝo kaj protektado de endanĝerigitaj lingvoj. Por evoluigi
la realigon de la celoj, ekde 1971 ĝis 2015, Unesko trifoje publikigis
serion de Tutmondaj Raportoj pri Edukado kaj planas publikigi la novan
raporton *Futuroj de Edukado: Lerni fariĝi* (Futures of Education: Learning
to Become) en novembro 2021.
Por vaste kolekti ideojn kaj bone prepari la tutmondan raporton, Unesko
fondis Internacian Komisionon pri Futura Edukado kun 17 altrangaj fakuloj
el diversaj landoj, estratan de s-ino Sahle-Work Zewde, la Prezidento de la
Federacia Demokrata Respubliko Etiopio. Unesko publikigis 1-minutan
enketilon en 17 lingvoj, inkluzive Esperanton danke al la iniciato kaj
traduko de Renato Corsetti.
UEA traktas tion kiel ŝancon por esperantistoj esprimi siajn opiniojn en la
tutmonda raporto pri edukado. Tio estos grava ago laŭ la strategiaj planoj
disvastigi la idealojn kaj valorojn de Unesko per Esperanto kaj por vidigi
al Unesko la utilecon de nia lingvo. Ju pli multaj esperantistoj plenigos
la enketilon, des pli klare la lingva valoro estos videbla al Unesko. UEA
do alvokas, ke ĉiu esperantisto investu unu minuton plenigi la facilan
enketilon laŭ la indiko sur la retejo
en.unesco.org/futuresofeducation/top-3-challenges-and-purposes-education/Esperanto
aŭ
mallonge: bit.ly/enketounesko2021. Ĉiuj Esperanto-organizoj, grupoj kaj
kluboj dissendu anoncojn por instigi esperantistojn partopreni. La enketado
finiĝos en la fino de aprilo.
Por doni nian kontribuon kaj influon al la Tutmonda Raporto de Unesko, UEA
planas speciale sendi al Unesko proponan raporton, laŭ la indikoj de
Unesko:* kiel
edukado povas esti uzata por formi la futurojn de la homaro kaj la planedo:
kio devas esti memorata kaj kio devas esti akcentita pri ĉi tiuj du aferoj*.
UEA invitas talentajn esperantistojn sendi siajn proponojn al la dua
vicprezidanto de UEA, Trezoro Huang Yinbao
<%3Ca%20rel='qq.com'%20%20j='trezoro'%20class='retadreso'%20title='Retletero:%20Unesko%20unuafoje%20faras%20enketon%20per%20Esperanto%20-%20UEA%20alvokas%20%C4%89iujn%20esperantistojn%20partopreni,%20N-ro%20943'%3E%3Cnomo at de.la%3Etrezoro%3C/nomo at de.la%3E%3Cetikedo%20class='rugha'%3E@%3C/etikedo%3E%3Cspan%20class='nevidebla'%3E.spama%C4%B5o?%3C/span%3Eqq.com%3C/a%3E>
trezoro at qq.com kaj al la ĉefreprezentanto de UEA ĉe Unesko François Lo
Jacomo
<%3Ca%20rel='lojacomo.eu'%20%20j='francois'%20class='retadreso'%20title='Retletero:%20Unesko%20unuafoje%20faras%20enketon%20per%20Esperanto%20-%20UEA%20alvokas%20%C4%89iujn%20esperantistojn%20partopreni,%20N-ro%20943'%3E%3Cnomo at de.la%3Efrancois%3C/nomo at de.la%3E%3Cetikedo%20class='rugha'%3E@%3C/etikedo%3E%3Cspan%20class='nevidebla'%3E.spama%C4%B5o?%3C/span%3Elojacomo.eu%3C/a%3E>
francois at lojacomo.eu antaŭ la 20-a de aprilo 2021. La proponoj povas esti
tre konkretaj aŭ ĝeneralaj. La fina propona raporto devas esti maksimume
1000 vortojn longa.
Atentu: Bonvolu nepre uzi komputilon por plenigi la demandaron, ĉar sur
telefono foje ne aperas la fina butono “Sendu”.
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20210411/93a8c88b/attachment.html>
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo