[Eaf-informo] Prezidantoj de EAF

Harri Laine harri.laine at iki.fi
Su Helmi 14 14:36:21 EET 2021


Nöyrimmästi ilmoitan (ĉu iu memoras, kiel la brava soldato  esprimas tion
en la Esperanta traduko?), ke mi estis la prezidanto inter Lehtivaara kaj
Laaksonen.

Amike
Harri

la 13. helmik. 2021 klo 22.44 Osmo Buller <o.buller at online.nl> kirjoitti:

> La demando de Pekka Virtanen pri la jaroj, kiam li estis prezidanto de
> EAF, instigis min kompili liston de ĉiuj prezidantoj de EAF ekde la fondo
> en 1907. Jen mi prezentas ĝin kun peto pri eblaj korektoj.
>
> Mia ĉefa fonto estis Jarlibroj de UEA, sed kelkfoje necesis fosi raportojn
> pri jarkunvenoj en Esperantolehti  por malkovri, kiam iu estis elektita.
> Ĉar la jarkunvenoj okazis en la redaktoperiodo de la Jarlibro, la nomo en
> la Jarlibro povis esti malaktuala, se la informo pri la nova elektito ne
> atingis la Centran Oficejon ĝustatempe. (Mi kompatas estontajn kompilantojn
> de similaj listoj, ĉar jam post kelkaj jaroj ili ne scios, kie serĉi, ĉar
> UEA ne plu eldonas Jarlibron.)
>
> PREZIDANTOJ DE ESPERANTO-ASOCIO DE FINNLANDO
>
> Nino Runeberg   1907-1912
> Albin Sandström 1912-1926
> Hugo Salokannel 1926-1936
> Gustaf John Ramstedt    1936-1939
> Uuno Pesonen            1939-1950
> Yrjö Kuorikoski 1950-1956
> Vilho Setälä            1956-1966
> Irja Klemola            1966-1973
> Pekka Virtanen  1973-1975
> Oskari Lehtivaara       1975-1985
> Jukka Laaksonen 1985-1992
> Synnöve Mynttinen       1992-1994
> Jukka Pietiläinen       1994-1998
> Jukka Laaksonen 1998-2001
> Anna Ritamäki           2001-2008
> Tuomo Grundström        2008-
>
> EAF havis ĝis nun entute 15 prezidantojn.
>
> Espereble niaj vikipediistoj aldonos la liston al la artikolo pri EAF en
> Vikipedio. Indus havi ĝin ankaŭ en la propra retejo de EAF.
>
> Osmo Buller
>
>
>
>
> --
> Eaf-informo mailing list
> Eaf-informo at esperanto.fi
> http://esperanto.fi/mailman/listinfo/eaf-informo_esperanto.fi
>
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20210214/09347d50/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo