[Eaf-informo] virtuala kongreso kaj Finna Babilejo
Raita Pyhälä
raita.pyhala at gmail.com
Su Heinä 25 17:10:45 EEST 2021
Mi provis meti iun finnlingvan teksteton pri "mia" VK en la Babilejon, kie
mi sentis min kiel fremdulo sen mapo. Tuj kiam aperas la tekstoj "Kirjaudu"
"Registriĝu", mi volas foriri.
Nun mi mallonge diras ĉi tie kelkajn opiniojn.
1. Mi alte aprezas la laboron faritan por la VK. Ĝenerale dirite ĉio tre
bone funkciis. Ĉe mi pli bone funkciis Jitzi ol Zoom.
2. Surprize malmultaj partoprenantoj vere aperis kiel rigardantoj de la
programeroj. En unu babilejo, kiu nomiĝis "Verkistoj", aperis nur nepalano
Kumar Bharat kaj mi. Ni ĝue interparolis sed pri banalaĵoj.
3. Pluraj el la partoprenantoj ne lasis siajn kameraojn fotadi. Mi dankas
tiujn, kiuj lasis, ĉar tio igis la partoprenadon iom realeca, fizika.
4. La programeroj kovris 24 horojn diurne, do ne gravis, en kiu horozono
oni estis. Tamen dum la finna ( iom eŭropeca) noktotempo aperis ĉefe
babilejoj, gufejoj, trinkejoj.
Mi supozas ke ankaŭ venontjare kelkaj homoj aprezus Virtualan Kongreson
paralele kun la fizika. Oni bone povas vidi vizaĝojn, mienojn, kelkfoje eĉ
prelegon, gvidadon de ekskurso aŭ kantojn kun subteksto. Oni povas sendi
mesaĝojn unuj al la aliaj tuj, private aŭ al tuta grupo.Oni ne bezonas
rendevuan tabulon. Se la mesaĝoj estas nur "Saluton el xxxx" kaj la
rigardanto konas nek la sendanton nek la lokon, de kie la saluto venas,
tio fariĝas unutona.
<https://www.avast.com/sig-email?utm_medium=email&utm_source=link&utm_campaign=sig-email&utm_content=webmail>
Ei
viruksia. www.avast.com
<https://www.avast.com/sig-email?utm_medium=email&utm_source=link&utm_campaign=sig-email&utm_content=webmail>
<#DAB4FAD8-2DD7-40BB-A1B8-4E2AA1F9FDF2>
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20210725/c0d8c4cb/attachment.html>
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo