[Eaf-informo] Virina Tago

Raita Pyhälä raita.pyhala at gmail.com
Ma Maalis 8 07:53:55 EET 2021


Mi citas tekston venintan al mia retpoŝto. Bonvolu legi mian komenton en la
fino.

La 8a de marto ne estas la" festeno "de virinoj, ni ripetu ...
Oficialigita de Unuiĝintaj Nacioj, en 1977, la Internacia Tago
de virinoj trovas sian originon en la bataloj de laboristoj kaj - virinoj
kiuj , iama tempo,  postulis rajton voĉdoni- kiel en esperanto nomi? "
rajtovoĉdonstinoj"( la franca nomo "suffragette " estas moknomo..
  en la komenco de la 20a jarcento, por pli bonaj laborkondiĉoj kaj
voĉdonrajto.
Estas do tago por rememori la lukton por la rajtoj de virinoj ĝenerale,
lukto ankoraŭ aktuala hodiaŭ. Fakte
Francio havas nur 4% de inaj direktistoj, pli ol 30% estas partatempaj
(kompare kun 7% inter
viroj) kaj la salajrodiferenco inter viroj kaj virinoj estas 20%. "
  KAJ en Viaj LANDOJ??

Komento de Saliko: Nun la mondo biznesa volas fari el tiu ĉi tago  unu
plian inter tiuj, kiam oni aĉetu florojn kaj aliaĵojn por plaĉi al siaj
inoj. La grava kerno de la malegaleco forgesiĝas. Ĝuste hodiaŭ mi aŭdis en
radio, ke la memfido de virinoj ĝenerale estas malpli alta ol tiu de viroj.
Kial? MI pensas ke pro la edukado, pro la maniero trakti knabinojn ekde
beba aĝo. Inoj estas dresitaj per amo kaj per punoj,  tradicia sistemo kiu
lerte kaŝiĝas en la socio.Malkovru ĝin!
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20210308/3eeee88b/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo