[Eaf-informo] Pri la bengala traduko de Sep fratoj
Harri Laine
harri.laine at iki.fi
To Maalis 11 16:11:15 EET 2021
En la ĵusa numero de Esperantolehti vi povis legi pri nova traduko de
Seitsemän veljestä en la bengala lingvo. Eble vin interesas, kiel la
tradukinto Probal Dasgupta prezentas la verkon kaj ĝian fonon al la
publiko en la bengallingva kultursfero. Legu do lian propran tradukon
de la bengala teksto, ĉi tie:
https://probaleo.wordpress.com/2021/01/15/translators-preface-to-a-bangla-translation-of-a-finnish-novel/
pli mallonge:
https://bit.ly/probalprisep
La teksto estas iom longa. La esperantan tekston trovu sube, post la
angla. La tradukinto mencias ankaŭ tion, ke la bengala traduko estas
farita ĉefe tra la Esperanta.
La bengala havas pli multe da parolantoj ol iu ajn lingvo havas en
Eŭropo, do estas ne sensignifa kultursfero.
Amike
Harri
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo