[Eaf-informo] Fwd: Invito al nova libroprojekto
Raita Pyhälä
raita.pyhala at gmail.com
Pe Maalis 12 19:14:33 EET 2021
---------- Forwarded message ---------
Lähettäjä: Frank Lappe <frank.lappe at yahoo.de>
Date: pe 12. maalisk. 2021 klo 19.03
Subject: Invito al nova libroprojekto
To: Raita Pyhälä <raita.pyhala at gmail.com>
Kara Saliko,
mi ĵus legis vian rakonton "el la taglibro de Paŭla". Bela teksto!
Mi volas inviti vin al tutmonda projekto. Jes, unue mi finos la
aktualan lobroprojekton. Sed nun mi atendas la tradukon de la plej
longa rakonto, de Jack London, kion faras usona esperantisto. Verŝajne
li pretos en aprilo. Ĝis tiam mi povas korektlegi kelkajn rakontojn,
sed mi havas iom da tempo. Pro tio mi komencas la venontan projekton
paŝon post paŝo. Jam nun mi povas arigi kelkajn ideojn kaj komenci
kontakti esperantistojn por kunlabori.
Temas pri kuirlibro. Ĉu vi interesiĝas partopreni? Kiuj estas tipaj
specialaĵoj de via regiono? Povas esti ankaŭ simpla manĝaĵo. Ĝis nun,
laŭ mia scio, ekzistas nur unu esperantlingva kuirlibro. Tio estas
reprinto de receptoj, kiuj jam aperis en la revuo „Monato“. Mia
koncepto estas aliel: Esperantistoj, solaj personoj, aŭ grupoj,
kluboj, asocioj el multaj landoj prezentas ekzemplon de tipa aŭ
speciala manĝaĵo el siaj regionoj. Gravas tiu regionala aspekto. Do,
ne unu manĝaĵo reprezentas tutan landon, sed regionon. Ĉar ekzistas
multaj regionoj en la mondo, indas aperigi la libron en diversaj
volumoj. La personoj, kiuj prezentas, povas esti famuloj el
Esperantujo aŭ tute ne konataj personoj, ankaŭ komencantoj aŭ
lernantoj. Mi volas montri la tutan spektron de Esperantistoj.
La libroj aperos paperforme, kun multaj koloraj fotoj, bonkvalite bindita.
La enhavo de ĉiu manĝaĵo:
1. Mallonga prezento de via regiono, kie vi loĝas.
2. La recepto: listo de ingrediencoj
2. Recepto: priskribo de la farado (teksto)
3. Foto de la preta manĝaĵo (eble de kelkaj paŝoj, se tio necesas)
4. Foto de la persono aŭ grupo, kiu montras ilin kuiri kune
5. Interesaj informoj pri la lokala kuirtradicioj
6. Informoj pri la persono aŭ grupo, kiu prezentas la manĝaĵon (se li
/ ŝi konsentas)
Se ve ni havas eblon fari bonkvalitan foton, ne gravas – mi povas
kuiri laŭ via recepto kaj tiam mi faros taŭgan foton. Tio estus ankaŭ
provo, ĉu la priskribo estas sufiĉe bone priskribata :-)
Tiu libro(j) povas taŭgi ne nur kiel kolekto de receptoj, sed ankaŭ
kiel lernolibro por komencantoj, ĉar tiujn tekstojn oni povas skribi
en facile komprenebla maniero. Kaj ĝi povas esti bela donaco.
Kion vi opinias? Ĉu vi emas kontribui? Vi povas fari tion sola aŭ kun
via familio aŭ kun samideanoj.
Morgaŭ vi instruos denove unua helpo kurson, sub Korona-kondiĉoj. La
unua tia kurso en la nova jaro.
Mi deziras bonan semajnfinon al vi
Amike, Frank
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20210312/7dfce9c6/attachment.html>
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo