[Eaf-informo] Retkurso de Eventa Servo
tiina.oittinen at pp.inet.fi
tiina.oittinen at pp.inet.fi
Ti toukokuu 4 14:52:12 EEST 2021
Saluton,
venis jena informo pri Printempa Reta Kurso, aranĝita de Eventa Servo. Aliĝu tuj, se vi havas tempon kaj intereson. Pardonu, se vi plurfoje ricevis la scion.
Amike,
Tiina O.
sekretario de EAF
Aihe: Printempa Reta Kursaro
Päiväys: 27.4.2021 18:19
Lähettäjä: Inès Kahin <ines.kahin at protonmail.com>
Vastaanottaja: "eafprezidanto at esperanto.fi" <eafprezidanto at esperanto.fi>, "eafsekretario at esperanto.fi" <eafsekretario at esperanto.fi>
Saluton!
Mi organizas la Printempan Retan Kursaron (PRK) ĉi jare, kiu okazos la 7an, 8an, kaj 9an de majo. Estas reta Esperanto-staĝo dum la tago kun 5 spertaj instruistoj por 5 niveloj (A1 ĝis C1), ekde komencanto. Kaj ni proponas ankaŭ vesperan programon (20:30 ĝis 22:00 UTC+2) malfermita ankaŭ al ne partoprenantoj de PRK.
Aldone, p or ebligi instruadon al ĉiuj, ni proponas limigitan nombron da lokoj je libera prezo.
Ĉu EAF ŝatus varbi pri PRK per siaj sociaj retoj kaj/aŭ retmesaĝe al siaj membroj? La eventon diskonigis ankaŭ TEJO.
Norviĉa Jubilea Esperanto Fondaĵo (NoJEF) kaj la Junulara Esperantista Franca Organizo (JEFO) proponas stipendion por siaj membroj por partopreni al PRK. Tio povus ankaŭ esti ideo por EAF :)
Detaloj pri PRK:
Eventa-servo : https://eventaservo.org/e/e6dd90
Facebook : https://fb.me/e/1ovgwTYhL
Telegram-grupo de PRK : https://t.me/joinchat/AnYxZB7PKgw0M2I0
Plej amike,
Ines
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo