[Eaf-informo] Fwd: Pri nia filmo

Raita Pyhälä raita.pyhala at gmail.com
To Loka 25 09:27:31 EET 2021


Ĉu vi konas tion ĉi? Mi spektis parton de la filmo, aspektis bone farita.
Sed mi ne sendos monon, venas tiom da petoj kaj mi vere scias, ke multegaj
homoj vivas en mizero. Mi povas helpi eble nur unu.
Saliko


---------- Forwarded message ---------
Lähettäjä: joel Muhire <joelmuhire0 at gmail.com>
Date: to 25. marrask. 2021 klo 9.08
Subject: Pri nia filmo
To: Raita Pyhälä <raita.pyhala at gmail.com>


Saluton estimata afabla avinjo Saliko,


Jes, ni havas projekton pri filmoj en Esperanto, kaj antaŭ nelonge ni
produktis la unuan spektaĵon. Ni bezonas kunlaborantojn, sponsorojn por la
venontfojaj filmoj (ĉefe instrutemaj), en Esperanto kompreneble. Bv
diskonigi inter viaj amikoj ĉi tiun recenzon far Adjévi Adjé el Togolando:

Estas frukto de 2-jara kunlaboro inter la Esperanto-Klubo Rondo
Esperantista de Kiwanja (REK) kaj Kina Klubo ”La Patience” de Rutshuru,
Norda Kivuo, en DR Kongo, laŭ kuninstigo kaj traduka laboro de Joel Muhire
N. kaj Kambale Amani Love. La filmo aperis la 7-an de novembro 2021, kaj ĝi
spekteblas en du partoj ĉe: https://youtu.be/fOgcD8eFXIE kaj
https://youtu.be/qv0WUYENO2s

La filmo prezentas ampleksan bildon pri konstanta malfacila vivo en la
orienta parto de DR Kongo, ekster la pli kruelaj pertranĉilaj murdaj scenoj
en Beni far ADF NALU.
Espero, la ĉef-rolulino, havis normalan vivon kaj ardan revon iĝi la plej
bona kaj lerta atletino de sia generacio. Sed iam pro konfliktoj
naskiĝintaj en ŝia loĝoloko rezulte de politikaj voĉdonadoj, ŝi kaj aliaj
samaĝulinoj bedaŭrinde perforte forkaptiĝis. Dum ilia forkapado, ili devis
kontraŭvole servi en ribela grupo kun la nomo Movado de Sentima Generacio,
kie ili ĉiuj plurfoje estis seksperfortitaj kaj truddevigitaj murdi.
Finfine danke al la klopodoj de la familio kaj kunlaboro inter pluraj
personoj kaj publikaj instancoj, Espero kaj ŝiaj amikinoj liberiĝis…

El la sentem-anima vidpunkto enhavaj scenoj estas malhumanigaj, sed
bedaŭrinde ja temas pri aferoj vere okazintaj surloke en DR Kongo kaj en
multegaj aliaj landoj sur la kontinento. Krom tiu ĉi teruriga aspekto, la
produktaĵo tamen estas kortuŝa, interesa kaj lingve kaj scenenhave. La
paroloj de la aktoroj, kun subtekstoj en la franca, estas klare aŭdeblaj
kaj tuj komprenataj. Tiu ĉi filmo ne nur rekomendindas por pli lertaj
esperantistoj, sed ĝi taŭgas ankaŭ por komencantoj.

Esperanto-Klubo Rondo Esperantista de Kiwanja (REK) kaj la Kina Klubo ”La
Patience” de Rutshuru formiĝas tuta reto de kunlaborantoj por fari filmojn
kun ligo al edukado, kulturo kaj distro, cele informi pri la rajtoj de
virinoj precipe en lokoj, kie estas militoj aŭ konfliktoj. Kvazaŭ korpo sen
koro estas ilia unua filmo, kaj ili esperas progresi, liverante pliajn
instruajn filmojn al la esperantistaro, kies komentojn kaj kunlaborojn ili
volonte kaj dankeme bonvenigas por la poluro de siaj verkontaj projektoj.

Ekde la komenco de “Kvazaŭ korpo sen koro” helpis per vasta informado kaj
diskonigado Renato Corsetti, unu el la konsilantoj de la Afrika Komisiono
de UEA, Germain Pirlot kaj Jean-Pierre Marcq. Same gravas mencii la
kontribuon ankaŭ de s-anoj Ulrich Matthias kaj Kiah Morante, Miriadano,
kies monsubtenoj, korektoj kaj konsiloj necesis por plene realigi la tutan
projekton.

Adjévi Adjé.

Via amiko Joel Muhire deziras sanon kaj prosperon al vi.
 (konto ĉe UEA: jmhr-a).



<https://www.avast.com/sig-email?utm_medium=email&utm_source=link&utm_campaign=sig-email&utm_content=webmail>
Ei
viruksia. www.avast.com
<https://www.avast.com/sig-email?utm_medium=email&utm_source=link&utm_campaign=sig-email&utm_content=webmail>
<#DAB4FAD8-2DD7-40BB-A1B8-4E2AA1F9FDF2>
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20211125/11d90fd1/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo