[Eaf-informo] Fwd: [N-ro 991] Elekto de komitatanoj B de UEA: kandidatiĝu!

Tuomo Grundström tuomo.grundstrom at gmail.com
La Marras 23 19:08:27 EEST 2021


---------- Forwarded message ---------
Lähettäjä: Gazetaraj Komunikoj de UEA <gk at co.uea.org>
Date: la 23. lokak. 2021 klo 11.54
Subject: [N-ro 991] Elekto de komitatanoj B de UEA: kandidatiĝu!
To: <tuomo.grundstrom at gmail.com>


------------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 991
2021-10-23
------------------------------
ELEKTO DE KOMITATANOJ B DE UEA: KANDIDATIĜU!

En 2022 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2022-2025.
Parto de ĝi estos elekto de komitatanoj B por reprezenti la individuajn
membrojn (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art.24
<https://uea.org/teko/regularoj/statuto#aF>) oni elektas unu komitatanon B
por ĉiu komencita milo da IM. Laŭ la antaŭvidata nombro de IM oni elektos
kvin komitatanojn B.

La Ĝenerala Regularo (art. 8
<https://uea.org/teko/regularoj/ghenerala_regularo#a8>) difinas: “Dek
individuaj membroj el minimume tri diversaj regnoj rajtas proponi unu solan
kandidaton el inter la individuaj membroj. Al la proponoj, subskribitaj de
la proponintoj, devas esti aldonitaj, krom la skriba konsento de la
kandidato, ankaŭ biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la
kandidato, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn.”

Kompletaj proponoj atingu la Centran Oficejon de UEA (Nieuwe Binnenweg 176,
3015 BJ Rotterdam, Nederlando) ĝis la 31-a de januaro 2022. Proponoj devas
esti subskribitaj, do eblas uzi poŝton, fakson: +49 30 364 280 169 aŭ sendo
de elektronike subskribita dokumento al la retpoŝtadreso:
bkomitatanoj2022 at co.uea.org

Por faciligi la kolekton de subtensubskriboj vi trovas formularon ĉe
https://uea.org/l/teko/komitataj/Kandidatigilo_Komitatanoj_B_2022_2025.pdf

La uzo de formularo ne estas deviga. Eblas subteni per iu ajn subskribita
dokumento.

Ĉiu kandidato devas esti IM de UEA dum la du antaŭaj jaroj (t.e. 2020 kaj
2021) kaj, se elektita, resti IM tra la tuta oficperiodo. Salajrata
oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano. Komitatano, kiu persone ĉeestis
neniun komitatkunsidon en la periodo 2016-2021, ne estas reelektebla.

Se ne estos pli ol kvin kandidatoj, ili ĉiuj estos elektitaj sen voĉdonado.
Se la nombro estos pli granda, la individuaj membroj elektos kvin
komitatanojn B per reta / poŝta balotado.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
<https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo>

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/991

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu https://uea.org/via/retlistoj
<https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu> (necesas ensaluti)
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20211023/d61c2acc/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo