[Eaf-informo] Fwd: Tago de Samarkando 2021

tiina.oittinen at pp.inet.fi tiina.oittinen at pp.inet.fi
Ti Syys 21 13:36:45 EEST 2021


Ankaŭ en Samarkando,  Uzbekio estas aktivuloj.
amike Tiina O. (eaf-sekretario)

>----Alkuperäinen viesti----
>Lähettäjä : eafsekretario at esperanto.fi
>Pvm : 20/09/2021 - 14:15 (IE)
>Vastaanottaja : tiina.oittinen at pp.inet.fi
>Aihe : Re: Tago de Samarkando 2021

>Samarkandiana kirjoitti 15.9.2021 09:36:
Karaj geamikoj, samideanoj, kolegoj, samteranoj,
 
Post sukcesa okazigo de la projekto "Assalom, Uzbekio!", ni invitas vin partopreni  la Internaciajn Letertagojn "Vorto pri Samarkando 2021".

Vidu la kunsendatan dosieron [petu de Tiina O., se vi volas tion]
 
Baldaŭ denove venos la signifoplena dato kaj festa okazaĵo por la urbo, pri kiu multaj loĝantoj de nia planedo ŝatas pensi, memori, revi kaj paroli.  La 18-a de oktobro  –  la Tago de Samarkando.  La evento celas refokusigi nian
rigardon je alloga belo, unika aromo kaj arkitektura dekoro de  la urbo, listigita en la registro de Monda Heredaĵo
de Unesko.

Tradicie, estas invitataj kontribui ĉiuj, por kiuj Samarkando estas pli ol nura urbo. Por kiuj ĝi estas vivanta memoro, emociplena historio, signifa malkovro, amdeklaro, rendevuejo kaj eĉ sorto. Ĉiuj, kiuj persone spertis la mirindaĵojn de Samarkando en realo, ĉu de malproksime, ĉu estinte tuj apude aŭ eĉ nur en siaj pensoj aŭ
sonĝoj, konservis neforviŝeblajn impresojn pri la grandioza historia heredaĵo kaj neordinara nuntempa kulturo de la mondfama urbo.

 Eble por iuj, ununura vorto sufiĉos por esprimi  la vizion  pri Samarkando; iuj skribos personan leteron al
“Romo de l’Oriento” aŭ verkos saluton forme de poemo, kanto, muziko, desegnaĵo, foto  ks; aŭ  proze
komunikos siajn bondezirojn aŭ  revojn  por la estonteco de la urbo…  Kompreneble, ĉio dirota kaj verkota pliproksimigos nin unu al la alia, unuigos nin ĉirkaŭ la eternaj valoroj, pliigos niajn konojn, evoluigos spertojn, plifortigos pacon kaj harmonion  –  ĉion, kio ebligis al Samarkando atingi la renomon kaj majestecon kaj por ĉiam eniri la historion.
 
 VIA voĉo gravas! Bonvolu sendi viajn reeĥojn, gratulmesaĝojn kaj alispecajn tiutemajn kontribuojn
 plejeble baldaŭ, laŭeble, ĝis la 1-a de oktobro 2021 al imps86 at yahoo.com, kvankam la materialoj iutempe estos
akceptataj ankaŭ post tiu ĉi dato.

 La plej interesaj kontribuaĵoj estos publikigitaj en nialanda gazetaro kaj en la venonta eldono de “Konciza
 Enciklopedio de Eksterlanda Samarkandiana: Kulturo Unuiganta la Mondon”.  ĈIU ricevita mesaĝo estos danke
 agnoskita kaj la raporto pri la evento estos sendita al ĈIUJ partoprenantoj.

 Atendante vian baldaŭan reeĥon, ni antaŭdankas pro via eventuala helpemo kaj kunlaboro.
Sanon al vi kaj bonfarton, pacon kaj harmonion, vivoptimismon kaj kreivan inspiron, feliĉon kaj bonŝancon!

 Sunplenajn bondezirojn el 2760-jara Samarkando,
 Anatolij Ionesov, fondinto kaj prizorganto
 Enciklopedia projekto “Samarkandiana”
 P.O. Box 76, UZ-140100 Samarkando
 Uzbekio
 
 Retpoŝto: imps86 at yahoo.com
 https://sezonoj.ru/2021/09/samarkando-4/




Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo