[Eaf-informo] Fwd: [N-ro 1015] Simo Milojević forpasis

Tuomo Grundström tuomo.grundstrom at gmail.com
Pe Helmi 4 12:15:27 EET 2022


---------- Forwarded message ---------
Lähettäjä: Gazetaraj Komunikoj de UEA <gk at co.uea.org>
Date: pe 4. helmik. 2022 klo 1.28
Subject: [N-ro 1015] Simo Milojević forpasis
To: <tuomo.grundstrom at gmail.com>


------------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1015
2022-02-04
------------------------------
SIMO MILOJEVIĆ FORPASIS

Universala Esperanto-Asocio funebras sian eksan Ĝeneralan Direktoron Simo
Milojević, kiu forpasis la 3-an de februaro 2022 en la aĝo de 85 jaroj
en Trebinje
(Respubliko Serba, Bosnio kaj Hercegovino). Li naskiĝis la 14-an de
decembro 1936 en Kunja Glavica, Trebinje. Milojevic studis komparan
literaturon en Beogrado kaj fariĝis ĵurnalisto.

Li esperantistiĝis fine de 1956. Sian “Esperanto-karieron” li ekis kiel
surloka aganto. Poste li fariĝis sekretario de Jugoslavia Esperantista
Junulara Asocio kaj de Jugoslavia Esperanto-Instituto. En 1963 li estis
ĉefredaktoro de "Jugoslavia esperantisto", poste de "La suda stelo" (1964,
1967-69). Kiel komisiito de UEA li restadis pli ol jaron (1960-61) en Hinda
Unio kaj Nepalo por instrui Esperanton.

Milojević redaktis la revuon "Kontakto" (1970-74). Li eklaboris en la
Centra Oficejo komence de 1974. Inter 1974 ĝis 1980 li estis vicdirektoro;
inter 1974 ĝis 1984 redaktoro de "Esperanto". Li fariĝis Ĝenerala Direktoro
de UEA en 1983, posteno kiun li okupis ĝis 1995. Li estis membro de la
Akademio de Esperanto (1989-1998). En sia 60-a vivojaro, do en 1996, li
decidis formeti ĉiujn movadajn funkciojn kaj laboris kiel libroservisto kaj
bibliotekisto en UEA. Dum tri jardekoj, li estis unu el la ĉefaj motoroj de
UEA kaj Universalaj Kongresoj. Li pensiiĝis fine de 2002. En 2006 li
ricevis la “esperantistan pacpremion” Deguĉi. Li translokiĝis al Trebinje
en 2007. En 2008 la Komitato de UEA, dum la UK en Roterdamo, elektis s-ron
Simo Milojević kiel Honoran Membron de UEA.!

UEA perdas eminentan Esperantiston, CO-kunlaborantoj ankaŭ bonan kolegon
kaj amikon.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
<https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo>

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1015

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu https://uea.org/via/retlistoj
<https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu> (necesas ensaluti)
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20220204/36345879/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo