[Eaf-informo] Rafu Ramstedt esperantisto?

Jouko Lindstedt jslindst at icloud.com
Su Helmi 20 15:58:36 EET 2022


Saluton! Mi neniam vidis tian informon, ke Rafu Ramstedt sciis Esperanton. Mi tame aldonas kiel ricevanton ankaŭ Osmon, eble li scias pli.

> Sanoittaja(t): Ramstedt Rafael Gustaf Johan

Rafu Ramstedt nomiĝis oficiale ”Gustaf Johannes Rafael”, sed ankaŭ ”nia” Ramstedt nomiĝis ”Gustaf Joh(a)n”. Ĉu eble Rafu verkis kaj John tradukis, sed iu miksis la aferojn kaj kredis, ke temas pri unusola persono?

Amike: Jouko

> Tuomo Grundström <tuomo.grundstrom at gmail.com> kirjoitti 20.2.2022 kello 14.48:
> 
> Iuj el vi certe foje auxdis la diskon de Sirkka Lehtivaara kun la popolkantoj
> Bonan bonvesperon (Hyvää, hyvää iltaa) kaj 
> En boato sur la akvo (Venehessä vetten päällä).
> 
> Mi, scivola pri la fratoj Ramstedt, kontrolis fontojn pri la kantotekstoj de Rafael "Rafu" R. Mi sciis, ke la populara Rosvo Roope estas lia kreajxo kaj ke gxi estas versiita esperante de, nun mi ne certas, eble Harri Laine. 
> 
> Interesa trovajxo estis, ke la du esperantaj kantoj prezentitaj de Sirkka L. estas menciitaj verkitaj de Rafu Ramstedt (vidu sube). Cxu eblas, ke li samkiel la fama pliagxa frato Gustaf sciis esperanton, ecx verkis? 
> 
> Tomas'
> 
> Rafu Ramstedt
> 
>  
> https://fenno.musiikkiarkisto.fi/ <https://fenno.musiikkiarkisto.fi/>   
> 
>  
> 3: Bonan bon vesperon
> 
> Säveltäjä(t): Melartin Erkki
> 
> Scandia esp 1 | Formaatti: EP-levy | Äänitetty: 1969
> 
> Esittäjä(t): Lehtivaara Sirkka
> 
> Säveltäjä(t): Melartin Erkki
> 
> Sanoittaja(t): Ramstedt Rafael Gustaf Johan
> 
>  
>  4: En boato sur la arvo
> 
> Säveltäjä(t): Palmgren Selim
> 
> Scandia esp 1 | Formaatti: EP-levy | Äänitetty: 1969
> 
> Esittäjä(t): Lehtivaara Sirkka
> 
> Säveltäjä(t): Palmgren Selim
> 
> Sanoittaja(t): Ramstedt Rafael Gustaf Johan 

-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20220220/95dcbec2/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo