[Eaf-informo] Fwd: [N-ro 1013] Informo de la Elekta Komisiono al membroj de UEA: elektoj en 2022
Tuomo Grundström
tuomo.grundstrom at gmail.com
Ma Tammi 31 10:59:50 EET 2022
*Koncernas EAF.*
Tomas'
---------- Forwarded message ---------
Lähettäjä: Gazetaraj Komunikoj de UEA <gk at co.uea.org>
Date: to 27. tammik. 2022 klo 23.52
Subject: [N-ro 1013] Informo de la Elekta Komisiono al membroj de UEA:
elektoj en 2022
To: <tuomo.grundstrom at gmail.com>
------------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1013
2022-01-27
------------------------------
INFORMO DE LA ELEKTA KOMISIONO AL MEMBROJ DE UEA: ELEKTOJ EN 2022
Al la individuaj membroj, landaj asocioj kaj fakaj asocioj de Universala
Esperanto-Asocio la Elekta Komisiono de UEA informas:
Kadre de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, okazonta
de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022, la Komitato de UEA elektos novan
estraron kaj ankaŭ aliajn ofichavantojn. Laŭ la elekta regularo de UEA
<https://uea.org/teko/regularoj/elekta_regularo> la Elekta Komisiono
“anoncas publike [...], invitas, ricevas kaj registras kandidatigojn” por
“komitatanoj C, estraranoj, komitataj reviziantoj” kaj “kontrolas ilian
validecon”.
Rimarku, ke la sama regularo detaligas, ke por la elektoj de komitatanoj C
kaj estraranoj validas “nur motivata kandidatigo, kiun akompanas, krom la
skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj laŭeble foteto,
klarigo pri la motivoj de kandidatiĝo kaj konciza deklaro de la movadaj kaj
poroficaj celoj (aŭ de pli konkreta agadoprogramo) de la kandidato.”
Interesitoj sendu la bezonatajn dokumentojn kune antaŭ la *15-a de majo
2022* al almenaŭ unu el la membroj de la Elekta Komisiono:
Hans Becklin: hebecklin at gmail.com;
Michela Lipari: michela.lipari at gmail.com;
Guy Matte: guymatte450 at gmail.com.
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
<https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo>
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj
La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1013
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu https://uea.org/via/retlistoj
<https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu> (necesas ensaluti)
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20220131/4d9a1b8f/attachment.html>
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo