[Eaf-informo] Prelegeto okazis en Hyvinkää 23.3.22
Raita Pyhälä
raita.pyhala at gmail.com
Ke Maalis 23 19:45:29 EET 2022
Dekkvino da pensiulaj geinstruistoj atenteme aŭskultis 45-minutan prelegon
de Saliko pri tio, kion Esperanto donas kaj kiel ĝi utilas al
esperantistoj tutmonde. Ŝi inkludis kelkajn el la ideoj, kiujn ŝi aŭdis dum
la Vintraj Tagoj de EAF en marto 2022 kaj en oktobro-novembro en
Japanio en 2007. Ŝi rakontis pri sia gastado ĉe japanaj esperantistoj
montrante fotojn pri la pejzaĝoj, temploj, naturo, kulturo kaj kutimoj,
kun kiuj ŝi kun sia edzo konatiĝis. Plie, ŝi iom parolis pri la JEI kaj
ĝia domo en Jacugate. Sekvis pluraj demandoj de la aŭskultantoj, kiuj
petis Salikon sciigi ilin pri la lingvo de Zamenhof. Saliko dankas siajn
gastigantojn kaj kunlaborantojn en Japanio kaj en Finnlando.
<https://www.avast.com/sig-email?utm_medium=email&utm_source=link&utm_campaign=sig-email&utm_content=webmail>
Ei
viruksia. www.avast.com
<https://www.avast.com/sig-email?utm_medium=email&utm_source=link&utm_campaign=sig-email&utm_content=webmail>
<#DAB4FAD8-2DD7-40BB-A1B8-4E2AA1F9FDF2>
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20220323/ea97c5e3/attachment.html>
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo