[Eaf-informo] Informoj pri la 14a Internacia Himalaja Renkontigxo 2024
eafsekretario at esperanto.fi
eafsekretario at esperanto.fi
To Elo 10 13:59:16 EEST 2023
Informe, se vi havos eblecon partopreni. Kelkaj finnlandanoj antau jaroj
faris tion.
Amike Tiina
-------- Alkuperäinen viesti --------
AIHE:
14a Internacia Himalaja Renkontigxo 2024
PÄIVÄYS:
2023-08-08 04:46
LÄHETTÄJÄ:
Nepala Esperanto-Asocio <nespa.1990 at gmail.com>
VASTAANOTTAJA:
"tiina.oittinen, sekretario de EAF>
Estimataj,
Ĉi kune ni sendas al vi broŝuron pri nia 14a Himalaja Renkontigxo
okazonta ekde la 26-a februaro ĝis la 8-a de Marto, 2024. Ĉi-foje, ni
celas gvidi la partoprenantojn al mondfama turisma loko de Nepalo
nomigxanta Mardi Himal. Ni okazigas diversajn esperantajn eventojn, kiuj
stimulas nian lokan movadon. En la 14a Hialaja Renkontigxo, unu el ili,
ĉiuj aĝgrupoj povas facile partopreni, kaj samtempe kuraĝigi al nepalaj
esperantistoj. Por pli da detaloj bv kontaki nin en nespa.1990 at gmail.com
Ni petas ke vi dissendu ĉi tiun broŝuron al viaj amikoj/membroj por ke
ankaŭ ili sciigxu pri nia progamo.
Samideane via
Bharat Kumar Ghimire
Ĝenerala Sekretario
Nepala Esperanto-Asocio
Retadreso: nespa1990 at gmail.com
La 14-a Internacia Himalaja Renkontiĝo
Konigi la mondon al Nepalo, kaj Nepalon al la mondo per Esperanto
Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 14an Internacian Himalajan
Renkontiĝon 2024 por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj.
Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun
Nepalo rilate al natura,lingva, etna kaj kultura diverseco.
Partoprenante la Renkontiĝon, vi havos ŝancon formi vian propran bildon
de la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilokaj esperantistoj
kiuj partoprenos la samajn programerojn. Ni bonvenigas ankaŭ homojn kiuj
volas komenci lerni Esperanton dum la Renkontiĝo.
La programo estas planita por ke ĝi taŭgu al ĉiuj aĝgrupoj. Dum via
restado, vi loĝos en bonkvalita hotelo en Katmanduo kaj en komfortaj
gastejoj aŭ tendoj dum la piedvojaĝo. Ĉiuj manĝokostoj kaj aliaj similaj
kostoj estas inkluzivitaj en la aliĝokosto, sed ne asekuro. La kotizo
estas kalkulita nur por kovri kostojn, ne por gajni monon. Similaj
turismaj servoj kutime kostas pli multe. Multaj niaj servoj estas
faritaj de nepalaj esperantistoj.
Vi pasigos la unuajn kaj lastajn tagojn de la Renkontiĝo en la valo de
Katmanduo, kie situas la ĉefurbo de Nepalo. Ĝian riĉan kulturan
pasintecon atestas la tieaj historiaj distriktoj kaj monumentoj, notinde
tiuj de la plej grandaj urboj, Katmanduo, Bhaktapuro kaj Patano. Tie vi
povos vidi kiel hinduoj kaj budhanoj restas fidelaj al siaj jarcentaj
tradicioj malgraŭ multflanka moderniĝo de la valo. Ĉi-foje vi povos
ekkoni la kulturon kaj vivmanieron de homoj en la mezokcidenta parto de
Nepalo. La ĉefa parto de la Renkontiĝo estos busvojaĝo al kaj piedvojaĝo
en la regiono je preskaŭ 300 kilometroj nordokcidente de la valo de
Katmanduo. Dum la marŝado vi trapasos multajn lokojn plenajn de
vidindaĵoj, inkluzive Pokhara (la plej fama turisma loko), Kade, Forest
Camp (arbara kampo), High Camp (la plej alta kampo), l kaj ree Pokhara.
Ĉe la horizonto estos mondfamaj montirceloj de Nepalo, kreantaj
majestajn vidojn de la Himalajo
La piedvojo inter Dampush kaj High Camp estas plejparte tra neloĝata
rododendro-arbaro. La tereno tie estas kovrita de arbaro kaj punktita de
diversaj sovaĝaj floroj, inter kiuj estas malsamaj specioj de
rododendro, la nacia floro de Nepalo Vi ankaŭ ĝuos vidojn de ekzemple
nigraj simioj, cervoj kaj moskuloj, kaj ankaux diversaj specioj (pli ol
250) de montaraj birdoj. Ekde la komenco vi povos observi la vivon kaj
kulturon de etnaj popoloj: la Gurungoj kaj Magaroj. Tiuj ĉi etnoj, oni
opinias, devenis de Mongolio kaj Tibeto, kaj ili estas konataj kiel
senafektaj kaj honestaj. Plejparte ili estas tradicie terkultivistoj kaj
bredistoj. Ili havas distingajn lingvojn, domstilon, vestojn, ornamojn
kaj kutimojn, kaj estas aparte famaj pro siaj ravaj dancoj kaj muziko.
La plimulto da ili vivas sur altaj deklivoj sude aŭ okcidente de
riveroj. La vivo de tiuj montpopoloj estas modesta, ĉar laboro sur la
deklivoj estas penega. Plejparte ili sekvas la budhisman religion.
Mardi Himal estas unu el la popularaj piedvagadaj cellokoj de la masivo
de Annapurna kaj Machhapuchhare Ĝi estas facile atingebla, sed
piedvagantoj devas marŝi plejparte aŭ supren aŭ malsupren. La programo
sekvos la ĉefan vojon. Vi trairos pitoreskajn kampojn de rizo, abundajn
arbarojn de rododendro kaj belajn vilaĝojn plejparte loĝatajn de
Gurungoj kaj Magaroj. Pintoj de Annapurna, ekzemple Annapurna Sudo
(7.219 m), Annapurna II (7.937 m), Annapurna III (7.555 m), Annapurna IV
(7.525 m) kaj la Fiŝovosto (Machhapuchhare) (6.997 m) iĝos videblaj ekde
la tago de la marŝado.
Laŭtaga programo
26a de februaro: Alveno kaj enhoteliĝo
27a de februaro: vizito al Paŝupati Nath kaj Svajambhu Nath
28a de februaro: Vizito al Patano
29a de februaro: Veturo al Pokhara kaj tranoktado en Kade (1770 m)
1a de marto: Piedvojaĝo al Forest Camp (2100 m).
2a de marto: Piedvojaĝo al High Camp (3550 m).
3a de marto: Piedvojaĝo al Low Camp (2600 m).
4 a de marto: Sidhing (1700m).
5a de marto: Reveturo al Pokhara
6a de marto: Ripozo kaj adiaŭa vespero kun lokaj esperantistoj en
Pokhara
7-a marto: Reveno al Katmanduo per buso
8-a de marto: Ripoztago kaj Internacia Vespero
9-a de marto: Forflugo
Kotizo: 1050 eŭroj por 12-taga ekskurso, restado en bonkvalita hotelo,
tri manĝaĵoj ĉiujtage, enirpagoj en diversaj lokoj kaj transportado.
Enirpago al Mardi Himal kostas pli ol 60 euxroj (inkluzivas cxion); pro
tio la kosto iom altigxis cxi foje, kaj krome la 29a de februaro aldonas
cxi-jare unu tagon pli.
Aliĝilo
Aliĝilo al la 14a Himalaja Renkontigxo en Nepalo (de la 26 februaro ĝis
la 8a de marto 2024)
Familia nomo: S-ro/S-ino........................
Persona nomo:....................................
Adreso:
Telefono (kun kodo):
Profesio/fako:
Naskiĝdato:
Vegetarano: jes/ne
Fumanto: jes/ne
Mi volas loĝi kun: ...........
(bonvolu tajpi aŭ skribi preslitere)
Jen mi aliĝas laŭ la kondiĉoj presitaj sube sur tiu ĉi flanko. Mi sendas
tion ĉi aliĝilon kaj samtempe pagas la kotizon laŭ la kotiztabelo al la
IHR komitato.
Bankkonto: Bharat Kumar Ghimire, Account No. 0210013680600001, Kumari
Bank Limited, Koteshwor, Kathmandu, Nepal. Swift Code KMBLNPKA
Subskribo...........
Dato:..................
La menciita kotizo validas por dulita ĉambro. Se vi deziras unulitan
ĉambron (por la tagoj en Katmanduo kaj Pokhara), bv aldoni 200 eŭrojn al
la menciita sumo. La kotizo inkluzivas manĝojn kaj loĝadon dum la tuta
programperiodo. La programeroj ŝangeblas pro neatenditaj kialoj. Bv
sendi la aliĝilon al Nepala Esperanto-Asocio kaj samtempe pagi la
kotizon. Nepala Esperanto-Asocio, G.P.O. Box: 10518 Kathmandu, Nepal.
Telefono: 00977-9841273761. Retadresoj: nespa.1990 at gmail.com.
luno1962 at gmail.com
[1]
Virus-free.www.avast.com [1]
Links:
------
[1]
https://www.avast.com/sig-email?utm_medium=email&utm_source=link&utm_campaign=sig-email&utm_content=emailclient
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20230810/a18e28eb/attachment.html>
-------------- seuraava osa --------------
A non-text attachment was scrubbed...
Name: blocked.gif
Type: image/gif
Size: 118 bytes
Desc: ei saatavilla
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20230810/a18e28eb/attachment.gif>
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo