[Eaf-informo] Niilo Kavenius
eafsekretario at esperanto.fi
eafsekretario at esperanto.fi
Pe Joulu 15 15:37:07 EET 2023
Kaj Niilo Kavenius skribis la unuan parton de la historieto pri
esperantaj societoj en Turku, nomiĝas Seitsemänkymmentäviisi vuotta
esperanton vaiheita Turussa 1906-1976 kaj 1977-1981. Haveblas ĉe la nuna
societo.
Amike Tiina Oittinen, prezidanto de EST
Turun Esperanto-yhdistys, Esperanto-societo en Turku ry
Tuomo Grundström kirjoitti 14.12.2023 22:58:
> Dum mia studenttempo en la fruaj sepdekaj en Turku mi konis Niilo
> Kavenius. Mi foje vizitis lin hejme cxe li laux lia invito; li
> primemoris FLEA kaj gxian Turkuan klubon kaj montris dosieron: "Fine
> estis decidite kunigi la E-agadon. La laborista klubo estis enpakita,
> jen la pakajxo." Kavenius longe aktivis en EST redaktante gxian
> Informilon (la elektita titolo eble iom sarkasmis al la "burgxa"
> klubo).
>
> Harri Laine <harri.laine at iki.fi> kirjoitti 14.12.2023 kello 20.00:
>
> La laborista klubo en Helsinki nur ŝanĝis sian nomon. Ĝia nuna nomo
> estas simple Esperanto-Klubo de Helsinki. La nomŝanĝo okazis verŝajne
> en la 1960-jaroj. La "burĝa" klubo en la ĉefurbo estis Polusstelo.
>
> Tiel oni povas diri, ke la laborista movado plu vivas, kvankam FLEA jam
> mortis.
>
> Harri Laine
>
> Osmo Buller kirjoitti 14.12.2023 klo 12.52: Saluton!Mi ne scias, kiam
> ĉesis funkcii FLEA (la plenq oficiala nomo estis Suomejn Työväen
> Esperantoliitto "Finnlanda Laborista Esperanto-Asocio). Verŝajne ĝi
> mortis iom post iom komence de la 1960-aj jaroj, Niilo Kavenius
> verŝajne aktivis ĝis la fino kaj ankaŭ Erkki Järvinen el Vantaa. Kiel
> ofte okazas en societoj, oficiala malfonda kunveno ne okazis, sed el la
> registro de societoj (yhdistysrekisteri) FLEA estis forigita en 1991.
> Tiam oni forigis amason da societoj, pri kiuj nenio audiĝis de longa
> tempo. Antau deko da jaroj okazis nova amasforigado.
> Kun amikaj salutoj,
> Osmo Buller
> to 14. jouluk. 2023 klo 0.20 Soile Lingman (soilelingman at gmail.com
> <mailto:soilelingman at gmail.com>) kirjoitti:
> Saluton!
> En Svedio ankoraŭ hodiaŭ ekzistas SLEA, Sveda Laborista Esperanto
> Asocio. Ĉu iu de vi scias kiam FLEA finis sian agadon en Finnlando?
> Ĉu eble Niilo Kavenius en Turku estis la lasta membro? Li estis bona
> amiko de mia patro, A.H. Tähtinen, kiu estis kunfondinto de
> Laborista Esperanto-klubo en Turku en la 30-aj jaroj. Mi mem
> partoprenis SAT-kongreson en Helsinki 1958 kiam Kaarlo Jokinen estis
> prezidanto de FLEA.
> Soile Lingman
> Skickat från min iPad
> -- Eaf-informo mailing list
> Eaf-informo at esperanto.fi <mailto:Eaf-informo at esperanto.fi>
> http://esperanto.fi/mailman/listinfo/eaf-informo_esperanto.fi
> <http://esperanto.fi/mailman/listinfo/eaf-informo_esperanto.fi>
> --
> harri.laine at iki.fi
>
> --
> Eaf-informo mailing list
> Eaf-informo at esperanto.fi
> http://esperanto.fi/mailman/listinfo/eaf-informo_esperanto.fi
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20231215/4c6a8878/attachment.html>
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo