[Eaf-informo] Scienca lerneja kalendaro 2023
Juha Metsäkallas
Juha.Metsakallas at iki.fi
Ti Tammi 10 12:48:54 EET 2023
Saluton!
La Scienca konsilio de Hispanio publikigas jam antaŭ jaro kalendaron kun
nomo Scienca lerneja kalendaro. Ĉiu tago enhavas iun sciencan eventon.
Jen la hodiaŭa tago:
/10-a de Januaro 1916. Naskiĝas biokemiisto Sune Karl Bergström,
Nobel-premio pri Fiziologio kune kun Bengt Samuellson kaj John
Robert Vane, pro eltrovo de prostaglandinoj kaj aliaj biologie
aktivaj substancoj./
Finna babilejo plu-publikigas la kalendarojn por la jaroj 2022 kaj 2023
kombinite en facile foliumebla formo en la adreso
https://finnababilejo.fi/kalendaroj/
Se via klubo organizas eventojn kaj vi volas anonci tiujn, kreu kaj
publikigu kalendaron en la ical-formo kaj kontaktu min por havi la
kalendaron en Finna babilejo.
Juha
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20230110/452d64eb/attachment.html>
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo