[Eaf-informo] Somera kurso en Pori, partoprenu!

Raita Pyhälä raita.pyhala at gmail.com
Ke toukokuu 10 15:41:36 EEST 2023


Unue mi pensis eble partopreni. Sed poste mi sciighos ke Sabi volas instrui
la komencantojn. Pardonu min, mi preferas resti che mia filino kaj nia
luata somerdometo sudoriente de Porvoo (30  km de P.) Ankau pro mia malbona
audo mi timas ke mi ne povos sekvi la instruadon k prelegojn. Mi iam
instruis en Valamo, Jyväskylä, Gresillon, kaj iu nordfinna urbo, kies nomon
mi jam forgesis. Mi ankau plurfoje prelegis en Francio, prezentante
Finnlandon, kaj unu fojon en Svedio pri Tove Jansson.Tio sufichas. Nun mia
kontribuo estas nur skriba.
Saliko

ti 9. toukok. 2023 klo 14.13 <eafsekretario at esperanto.fi> kirjoitti:

> Saluton ĉiuj!
>
> Somera kurso en Pori okazos de la 8-an ĝis la 11-an de junio, de ĵaŭdo al
> dimanĉo. Ni bonvenigas vin ĉiujn partopreni la kurson, tio eblas ankaŭ
> distance kaj/aŭ partatempe. Demandu pliajn sciojn de kursorespondeculoj,
> kiuj estas Paula kaj Tiina. Notu, ke en la programo estas ne nur lecionoj,
> sed konatiĝo en la urbo, eĉ kun profesia ĉiĉerono. En dimanĉo ni havos
> prelegon, malferman senpage al ĉiuj.
>
> La informojn por aliĝi vi trovas www.esperanto.fi (aliĝo okazas en la
> finna, ĉar ni kunlaboras kun loka Civitana Instituto, Porin seudun
> kansalaisopisto, por esperantlingva aliĝo, petu helpon).
>
> Bonvenon!
> amike Tiina kaj Paula
> kursorespondeculoj
> --
> Eaf-informo mailing list
> Eaf-informo at esperanto.fi
> http://esperanto.fi/mailman/listinfo/eaf-informo_esperanto.fi
>
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20230510/bd604f75/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo