[Eaf-informo] Subteno de brazilaj junuloj

Patricio Agustín Iglesias patricio.iglesias at yahoo.com.ar
Ti Marras 17 20:40:09 EEST 2023


Karaj finnaj samideanoj:
Kiel vi fartas? Kiel vi eble jam scias nuntempe TEJO, BEJO, UEA, BEL kaj pluraj landaj asocioj de Ameriko senlace strebas por antaŭenigi grandan sukceson dum la ĉijara TAKE. Brazilaj esperantistoj daŭre laboris dum la lastaj monatoj kaj tio jam donis fruktojn: 210 homoj jam aliĝis. Kaj nia espero pli altas ĉar ankoraŭ mankas pli ol du semajnoj!
Tamen ankoraŭ videblas granda defio: la kvanto de junuloj restas tre eta. Fakte ĝis nun apenaŭ 13 BEJO-anoj partoprenus (estas kelketaj aliaj junuloj en aliaj kategorioj, eble 10). Kaj tio ne estas surprizo, ĉar Brazilo estas, kiel oni kutime diras, kontinentgranda lando, kaj tio signifas imponan defion por brazilaj junuloj kiuj emas ĉeesti ĉi tiun kongreson. Eĉ por tiuj kiuj loĝas en Cearao kostoj de buso kaj loĝado estas aparte altaj por junaj esperantistoj kiuj emas partopreni. Ni tre dankemas pro la 400 EUR-buĝeto de UEA por helpi ilin, kaj ni esperas komplementi ĝin per la monsubteno de aliaj institucioj kaj individuaj esperantistoj.
Ekde strategia vidpunkto, por TEJO aparte gravas la antaŭenigon de TAKE. Kiel multaj scias BEJO estos tre verŝajne organizanto de IJK 2025, kaj la spertiĝo de junuloj en grandskala internacia kongreso tre gravas por ke tiu eventuala ekstereŭropa kongreso (la unua ekde 2017) estu sukcesa.
Por multaj junuloj TAKE estos ilia unua kongreso de Esperanto. Ekde unu jaro antaŭe ili daŭre revas tagmanĝi kun esperantistoj el aliaj landoj, ĉeesti programerojn en la "reala vivo" kaj brakumi tiujn amikojn kun kiuj ĝis nun ili babilegis dum horoj per Telegramo. Eĉ simbolaj kontribuoj de 5 aŭ 10 eŭroj aŭ la simpla disvastigo per sociaj retoj estos aparte valoraj, ĉar ili montros la sinceran, solidaran sintenon de la esperantistaro.
Jen nia afiŝo en Facebook kaj la donacdatumoj. Ni estos aparte dankemaj se EAF, viaj lokaj kluboj aŭ individuaj finnaj esperantistoj decidas helpi semi esperon en Brazilo.
Dankeme
Patricio
★ UEA-konto: bejo-v★ IBAN: BE22 9677 4812 0647 (BIC: TRWIBEB1XXX) nome de Helena Avila Truzzi (kasistino de BEJO)
Por la... - TEJO - Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

| 
| 
| 
|  |  |

 |

 |
| 
|  | 
Por la... - TEJO - Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Por la 10-a Tutamerika Kongreso de Esperanto okazonta en Brazilo komence de Novembro, TEJO kunlabore kun BEJO - ...
 |

 |

 |





-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20231017/c53f002f/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo