[Eaf-informo] historia informpeto

Brilanto brilanto at gmail.com
Su Elo 18 22:34:25 EEST 2024


 > Pentti K. el Kokemäki en 1951.
>
> Chu iu el vi scius la respondojn?
>
Delegito kaj vicdelegito en Kokemäki estis sinjoroj Kilkku. Eble Pentti 
estis parenco?
Ambaŭ estis tipografoj (presistoj), kaj en ilia presejo fariĝis la 
EAF-gazeto "Esperanta Finnlando" en la 50-aj.

Mi miras, ĉu Pentti estis membro de klubo, asocio(j) kiaj UEA, FLEA 
(Laboristoj), kaj li spureblus en membrolistoj?
Bedaŭrinde mi konas neniun alireblan datumbazon de iam ie registritaj 
esperantistoj kun eĉ nur bazaj informoj pri la membro. Eĉ en la 
jarlibroj ofte estas nur inicialoj, aŭ adreso mankas.

Kiel ajn, mi enmetas ĉiam pli da pasintaj atingeblaj numeroj de la 
"organo" en la retejon, vidu sub www.esperanto.fi/elehti

Salutas
Robert Bogenschneider




Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo