[Eaf-informo] helpilo pri prepozicioj

Raita Pyhälä raita.pyhala at gmail.com
Ke Elo 28 08:48:40 EEST 2024


Aperis nova libro "Elekti la ĝustan prepozicion" . Unu el la redaktoroj de
Monato, Evgeni Georgiev el Vieno, presigis sian kolekton de ekzemploj kaj
konsiloj. Li sendis al mi 5 ekzemplerojn, ĉar mi reviziis lian tekston. Mi
mem multe lernis el liaj ekzemploj uzante la malneton dum jaroj antaŭ ol li
eldonis la133-paĝan verkon. Mi portos la librojn al la Aŭtunaj Tagoj kaj
disdonos tie, aŭ se vi volas, ke mi sendu al vi per poŝto, petu de mi kaj
sendu vian adreson al mi. La prezon mi ne jam scias, sed tiuj 5 unuaj
ekzemploj estas al mi senpagaj.

Ĉim antaŭen en la lernado!
Saliko (Raita Pyhälä)
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20240828/8b83d38a/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo