[Eaf-informo] Fwd: Rememoro pri 35-aj Esperantaj Tagoj de Krakovo
Raita Pyhälä
raita.pyhala at gmail.com
La Kesä 15 09:34:38 EEST 2024
se interesas vin video el Pollando!
---------- Forwarded message ---------
Lähettäjä: Adam Wilkus <adam.wilkus at gmail.com>
Date: pe 14. kesäk. 2024 klo 23.37
Subject: Fwd: Rememoro pri 35-aj Esperantaj Tagoj de Krakovo
To: Raita Pyhälä <raita.pyhala at gmail.com>
Saluton Raita,
kiel vi fartas? mia retpoŝto longe ne funkciis ĉar mi denove ricevis
grandegajn dosierojn kaj la retpoŝtkesto pleniĝis malebligante al mi ricevi
novajn mesaĝojn kaj respondi (nur nun mi sukcesis nuligi plej grandajn
mesaĝojn ĉar mankis tempo pro multaj devoj).
Antaŭ nelonge finiĝis ĉi-jaraj Esperantaj Tagoj de Krakovo kiujn mi
kunorganizis. Mi plusendas etan raporton pri la aranĝo: ligilon al la
fotoalbumo kaj al la filmetoj pri koncertoj de esperantistoj, krome
radio-elsendon pri la aranĝo. Agrablan spektadon kaj aŭskultadon!
Kun amikaj salutoj
Adam
Postskribe: Bonvolu saluti niajn komunajn amikojn - Kirstin kaj aliajn
---------- Plusendita mesaĝo ---------
Od: Adam Wilkus <adam.wilkus at gmail.com>
Date: pt., 14 cze 2024 o 08:07
Subject: Rememoro pri 35-aj Esperantaj Tagoj de Krakovo
To: Partoprenintoj <kse.krakovo at gmail.com>
Karaj Samideanoj,
koran dankon pro partopreno en la krakova aranĝo, kiu okazis ĉe la turno de
majo kaj junio ĉi-jare. Danke al multaj partoprenintoj el diversaj landoj
ni ĝuis renkontiĝon en afabla kaj internacia etoso. Ni aŭskultis interesajn
prelegojn, rigardis lumbildojn, spektis filmojn, ĝuis teatran ludon,
koncertojn, komunan kantadon, kaj partoprenis aliajn programerojn,
interalie ekskurson al la urbeto Niepołomice kaj ĉirkaŭaĵo. Vi povas
rigardi fotojn faritajn dum la aranĝo: https://mallonge.net/1cz kaj spekti
filmetojn kun kelkaj koncertoj ĉe: https://mallonge.net/1d0 (verŝajne
aperos ankoraŭ aliaj).
Por konvene rigardi bildojn en la fotoalbumo sur la tuta ekrano, aŭtomate
ŝanĝantaj unu al la alia, musklaku la bildeton de "tri vertikalaj punktoj"
en la supra dekstra angulo de la fenestro kaj elektu la unuan opcion "La
bildoprezentado" (en pola "Pokaz slajdów"). Vi povas ŝanĝi fotojn unu al la
alia ankaŭ premante la sago-klavojn "dekstren" kaj "maldekstren".
[image: image.png]
[image: image.png]
Bonvolu sciigi min se iu faris aliajn filmetojn, sonregistris koncertojn aŭ
faris belajn fotojn pri la aranĝo kaj povus kunhavigi ilin. Tamen, bonvolu
ne sendi grandajn dosierojn per retpoŝto.
Vi povas aŭskulti elsendon de Pola Retradio (https://www.pola-retradio.org/
: elsendo el la dato 05.06.2024
<https://www.youtube.com/watch?v=wdgCvTvkNXU&t=754s>) kaj baldaŭ verŝajne
ankaŭ podkastojn de Varsovio Vento (https://www.podkasto.net/) pri nia
aranĝo.
Raporto pri Esperantaj Tagoj de Krakovo ŝajne baldaŭ aperos en Pola
Esperantisto (https://esperanto.pl/category/eldonajxo/pola-esperantisto)
kaj eble ankoraŭ en aliaj revuoj.
Permesu al mi danki al ĉiuj partoprenintoj kaj la tuta organiza teamo pro
granda laboro farita antaŭ kaj dum la aranĝo, precipe al Magda, Tymoteusz
kaj Robert.
Kun amikaj salutoj
Adam Wilkus
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20240615/e2f345b3/attachment.html>
-------------- seuraava osa --------------
A non-text attachment was scrubbed...
Name: image.png
Type: image/png
Size: 8634 bytes
Desc: ei saatavilla
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20240615/e2f345b3/attachment.png>
-------------- seuraava osa --------------
A non-text attachment was scrubbed...
Name: image.png
Type: image/png
Size: 60669 bytes
Desc: ei saatavilla
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20240615/e2f345b3/attachment-0001.png>
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo