[Eaf-informo] libroj bezonataj de afrika esperantisto

Raita Pyhälä raita.pyhala at gmail.com
Pe Maalis 8 09:00:16 EET 2024


Venis al mi mesaĝo de Honore Sebuhoro, membro de UEA (lia kodo hose-t)  ke
li bezonas tiujn ĉi librojn . Li supozis ke mi povus sendi al li, sed mi
(ne plu) havas ilin, krom la historion de la E-literaturo. krome, la
afranko de libroj Afrikoj altas.  Kiel ni helpu lin? Eble vi sndu unu
libron, se vi havas. Mi promesis pagi 3 librojn pere de mia UEA-konto , se
li mem mendos.

Jen lia mesaĝo kopiita. Vi vidas ke li skribas iom france. Eble li ne scias
la precizajn Esperantajn nomojn, sed la lingvon esperanto li bone posedas:

1. Jaro 1.    Homarane N°1
2. Esperanto en perspective
3. Historio de la esperantista littérature
4. Sed homoj kun homoj. Edmond Privat
5. Historio de Esperanto
6. Nos premiers pas en Espéranto de André Ribot
7. EDMOND PRIVAT
Historio de la lingvo Esperanto.

Tiujn eldonajĵojn mi tre bezonas. Mi skribas artikolojn pri homaranismo.
Sed mi bezonas legi tiujn librojn.
Amike!

Honore Sebuhoro
Verda Stelano- Klubo
Esperanto-Kursoj
Po Box 08 Bunagana Kisoro UGANDA

Lia retadreso : honsebn at gmail.com

la mesaĝon peris Raita Pyhälä, "Saliko".
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20240308/720223cb/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo