[Eaf-informo] Trombaj mesaĝoj ankau en Esperanto
eafsekretario at esperanto.fi
eafsekretario at esperanto.fi
Pe toukokuu 3 11:53:27 EEST 2024
Saluton!
Verŝajne multaj el vi ricevis mesaĝon de Mrs. Maria Elisabath, kie oni
promesis grandan monsumon. Almenaŭ por mi estis la unua tromba mesaĝo
skribita en sufiĉe bona Esperanto. Estis sendita tiel, ke oni eĉ vidis
la retpoŝtajn adresojn de la ricevantoj. Mi supozas, ke tamen neniu
kredis la enhavon.
En la retejo _Finna Babilejo_ vi trovas finnlingvan artikolon pri la
temo, bonvolu legi kaj komenti. Nomo de la artikolo estas
_Huijauskirjeitä liikkeellä esperantoksi_.
Amike, informe Tiina O.
sekretario de EAF
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20240503/eff13d57/attachment.html>
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo