[Eaf-informo] Kiel traduki la paskan frandaĵon mämmi en Esperanton? Ĉu vi havas Esperantlingvan recepton?

Raita Pyhälä raita.pyhala at gmail.com
Pe Huhti 11 21:44:25 EEST 2025


Se la ajho, kies nomon vi volas traduki, ekz. Mämmi, tute ne estas konata
en la lando kaj kulturo, kie via esperantoamikoj loghas, tradukado ne
eblas. Oni povas nur klarigi, pli au malpli longe:
Paska frandajho el sekalaj malto kaj faruno dolchigita per longtempa varmo
kaj fine  bakita en forno. Oni manghas ghin kiel kachon kun kremo/lakto kaj
sukero.

Svedoj nomas ghin memma, imitante la finnan nomon.La recepto postulas
longan tempon. Ne indas fari nur por unu mangho. Nuntempe finnoj achetas
ghin preta. En la 18a jc, kiam tiu paska frandajho estis elpensita en
sudokcidenta Finnlando, la dommastrinoj povis uzi nur la ingrediencojn,
kiujn ili havis hejme , produktojn de sia bieno, kaj el betula shelo ili
faris ujojn( skatolojn) en kiuj ili bakis ghin en la fornego. La
betulshelajn skatolojn ili post pasko lavis kaj konservis de jaro al jaro.


pe 11. huhtik. 2025 klo 20.11 Juha Metsäkallas <Juha.Metsakallas at iki.fi>
kirjoitti:

> Saluton!
>
>
> Kiel traduki la paskan frandaĵon *mämmi* en Esperanton?
>
> https://finnababilejo.fi/forumoj/temo/mita-on-mammi-esperantoksi/
>
> Ĉu vi havas Esperantlingvan recepton?
>
>
> https://finnababilejo.fi/forumoj/temo/onko-kellaan-mammireseptia-esperantoksi/
>
>
>
> --
> Juha M.
>
> --
> Eaf-informo mailing list
> Eaf-informo at esperanto.fi
> http://esperanto.fi/mailman/listinfo/eaf-informo_esperanto.fi
>
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20250411/5bffd4c4/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo