[Eaf-informo] Jukka Pietiläinen nova akademiano

Jouko Lindstedt jslindst at icloud.com
Su Helmi 23 16:07:07 EET 2025


En la balotado kiu finiĝis la 20-an de februaro, Jukka Pietiläinen estis elektita nova membro de la Akademio de Esperanto por la naŭjara oficperiodo 2025–2034. Entute oni elektis al la 45-membra Akademio 17 anojn, el kiuj 9 estis tute novaj, dum 8 estis jamaj akademianoj, kiuj ricevis plian oficperiodon.

La antaŭaj akademianoj el Finnlando estis Jouko Lindstedt (1998–2025) kaj Harri Laine (2013–2022). 

Jouko Lindstedt





Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo