[Eaf-informo] Esperanto en ĉefbiblioteko de Turku
eafsekretario at esperanto.fi
eafsekretario at esperanto.fi
To Helmi 27 13:22:03 EET 2025
Saluton!
Hieraŭ, la 26-an de februaro, Juha kaj mi prezentis Esperantujon dum
prelegeto en la ĉefbiblioteko de Turku. Ĉeestis ĉ. dekdu aŭskultantoj,
kelkaj el ili niaj membroj. La evento okazis en bonhumora atmosfero.
En la ĉefbiblioteko estas krome ekspozicio pri Esperanto (nomo en la
finna: _Esperanto - kieli kansainväliseen käyttöön_) dum la tn.
_Satakielikuukausi_, inter la 21-an de februaro kaj la 23-an de marto.
Informe finnlingve: _Satakielikuukausi on äidinkieltä ja kielellistä
moninaisuutta juhliva tapahtumakokonaisuus Unescon äidinkielen päivän
(21.2.) ja kansainvälisen runouden päivän (21.3.) välillä.
Satakielikuukautta on vietetty Suomessa vuodesta 2015. Oletteko omalla
paikkakunnallanne huomanneet tapahtuman?_
Informe, ke Turun Esperanto-yhdistys (EST) aranĝas kursojn en _Auralan
kansalaisopisto_. Nun en la printempa semestro (de januaro ĝis fine de
aprilo) ni havas dunivelan kurson por progresantoj. Ni tamen bonvenigas
ankaŭ elementanojn ĉiam ajn, eĉ meze de la semestro. Vidu informon
_EST:n kevään 2025 kurssit_ en Finna Babilejo.
Amike, Tiina O. el Turku
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20250227/4550c35d/attachment.html>
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo