[Eaf-informo] peto el Kongo sekve de la bataloj de la M23
Raita Pyhälä
raita.pyhala at gmail.com
La Maalis 22 06:03:18 EET 2025
Mi havas plurajn konatojn en Kongo kiu zorgas pri orfoj kaj stratinfanoj.
Ili mirinde sukcesis fondi funkciantajn komunumojn kaj helpi centojn da
infanoj. Ĵus okazis tie detruaj bataloj kaj bedaŭrindaĵoj. Al mi venis tiu
ĉi priskribo de la perdoj . Bonvolu legi.Mi provos mencii pri tio ankaŭ en
Raŭmo.
"Saluton mia amikino,
Kun bedaŭro ni sciigas al vi pri la perdo de niaj tajlormaterialoj, kiuj
estis prirabitaj de ĉi tiuj malicaj viroj dum la milito, kiu okazis la
20-an de februaro 2025 en Goma kaj suda kivuo precize Minova kie mia onklo
estis bombardita.
Fakte, jen ĉi tiuj malsamaj materialoj:
- Maŝino Baby Lucky: 475 $
- Granda fadena maŝino: 890$
- Maŝino : 620$
- Tonkyu brodmaŝino (Broadery): 570$
- JuKI-maŝino: 165$
- 2 Papiliaj Maŝinoj (Butterfly): 250$
- Butonniero: 15$
- Elektra gladilo: 25$.
- Ŝtofoj, simplaj fadenoj kaj brodfadenoj: 200$ ktp. Ni ne listigas ĉiujn
materialojn.... Mallonge estas la materialoj de nia kudrata laborejo, kio
egalas al: proksimume 3600$.
Fakte, ni ne scias ĉu estos ebleco kapti aŭ kolekti ĉi tiujn supre
menciitajn materialojn. Neniu ebleco sendi niajn infanojn al lernejo,
nutrigi ilin aŭ vestigi ilin.
Se vi povus helpi nin starigi nian laborejon, tio estus mirinda mia kara
frato aŭ laŭ via ebleco aŭ serĉi al ni iuj kiu povus subteni nin.
Dankon!
Honore Sebuhoro el Norda-Kivu/DR Kongo"
peris
Saliko
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20250322/3e177c92/attachment.html>
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo