[Eaf-informo] {Disarmed} Ni bezonas vian helpon por lanĉi la 2026-an eldonon de la Mediteranea Esperanto-Semajno

Esperanto-Provence provence.esperanto.laposte.net at via.directmailapp.com
Ma Syys 15 08:48:44 EEST 2025


(https://provenco.esperanto-france.org/2025-03-15-22-Mediteranea)
 
 
Kara  ,
Bonvolu helpi nin per disvastigo de tiu informo en via organizo Esperanto en Finnlando. Antaŭdankon!
La Mediteranea Esperanto-Semajno 2026 okazos de la 14-a ĝis la 21-a de marto 2026, same kiel lastajn jarojn en la hotelo Miléade en Les Issambres, apud la Mediteranea marbordo en Suda Francio. 
La semajno inkludos Esperantajn kursojn por tri grupoj kaj kompletan distran programon, kaj ekskurson por profiti la belan veteron de la Lazura Marbordo komence de la printempo.
La semajno komenciĝos sabaton la 16-an de marto je la 16:00 kaj finiĝos sabaton la 21-an de marto je la 11:00. 
Kursoj estos gvidataj de elstaraj instruistoj:
	•	 kurso 1 (komencparolantoj): Katalin KOVATS (Nederlando - Hungario)
	•	 kurso 2 (paroliga-kleriga kurso pri Esperanto-literaturo): Pawel FISCHER-KOTOWSKI (Nederlando - Pollando)
	•	 kurso 3 (paroliga-kleriga kurso pri mikronoveloj): Maurizio GIACOMETTO (Britio - Italio)
Pli da detaloj aperas sur la retejo de Esperanto-Provence (https://provenco.esperanto-france.org/2026-03-14-21-Mediteranea-312) aŭ vi povas sendi al ni retmesaĝajn demandojn (mailto:provence.esperanto at laposte.net?subject=Demando%20pri%20MES).
Estas nur limigitaj eblecoj partopreni en tiu semajno. Do indas aliĝi rapide!
Vi povas aliĝi dumaniere: 
 
 
 
 
Aliĝu kaj pagu rete (https://www.helloasso.com/associations/esperanto-provence/evenements/mediteranea-esperanto-semajno-2)
 
 
 
 
Printu kaj sendu la aliĝilon (https://provenco.esperanto-france.org/IMG/pdf/alig_ilo_mes_2026_v2-c.pdf)
 
 
 
 
 
 
 
© Kopirajto 2025 Esperanto-Provence
Prezidanto: Rosy Inaudi,  915 ch. du Pas de la Mue, La Page Rose, 13170 Les Pennes Mirabeau, Francio - provence.esperanto at laposte.net (mailto:provence.esperanto at laposte.net)
Vi ricevas tiun retmesaĝon ĉar vi estas membro de Esperanto-Provence aŭ iamrilatis kun Esperanto-Provence aaŭ la MES. Konforme al ĜDPR (Ĝenerala Datuma Protekta Regularo de la Eŭropa Unio), Esperanto-Provence  nur kolektas vian nomon, retadreson kaj poŝtadreson. Tiuj informoj estos nur uzitaj por la bezonoj de la asocio. Vi estas la posedanto de viaj personaj informoj. Vi rajtas aliri al viaj personaj informoj kolektitaj de ni kaj vi rajtas peti forviŝon de la tuto aŭ de specifita parto. Vi iam ajn rajtas malaboni de tiu dissendlisto. 
Malaboni (https://dmanalytics2.com/delivery-unsubscribe?d=V0lRGaqxQL20Vszz8ABL8w&e=eaf-informo%40esperanto.fi&a=oZO4v2O6T2qWL_y2gKgSaQ&f=) • Montri retan version (https://dmanalytics2.com/campaign?d=V0lRGaqxQL20Vszz8ABL8w&e=eaf-informo%40esperanto.fi&a=oZO4v2O6T2qWL_y2gKgSaQ&b=sra40BHfR4qNP8Gv4VyiPg&t=1&f=) • Kontakti Esperanto-Provence (mailto:provence.esperanto at laposte.net) • Retejo (https://provenco.esperanto-france.org/?lang=eo)
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20250914/e462dbb7/attachment.html>
-------------- seuraava osa --------------
A non-text attachment was scrubbed...
Name: Alig%CC%82Ilo%20MES%202026%20v2%2Dc.pdf
Type: application/pdf
Size: 397445 bytes
Desc: ei saatavilla
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20250914/e462dbb7/attachment.pdf>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo