[Eaf-informo] Fwd: Unua Tanzania Esperanto-Safaro

eafsekretario at esperanto.fi eafsekretario at esperanto.fi
Ke Huhti 1 14:02:25 EEST 2026


Saluton! Jen informo pri la Unua Tanzania Esperanto-Safaro. Anja 
Karkiainen petis sendi la mesaĝon antaŭen, do jen en tiu ĉi listo 
Eaf-informo. Mi ricevis ĝin ankaŭ al mia privata retpoŝta adreso; eble 
same alvenis ankaŭ al kelkaj el vi.

amike Tiina O, sekretario de EAF

---------- Forwarded message ---------
Lähettäjä: Anja Karkiainen <anjakar at gmail.com>
Date: pe 27.3.2026 klo 12.54
Subject: Fwd: Unua Tanzania Esperanto-Safaro
To: <eaf at esperanto.fi>

Saluton  ĉiuj!
Jen interesa invito!

Amike
Anja

---------- Forwarded message ---------
Lähettäjä: <didi at esperanto.ch>
Date: pe 27.3.2026 klo 12.46
Subject: Unua Tanzania Esperanto-Safaro
To: <anjakar at gmail.com>

Unua Tanzania Esperanto-Safaro

Partoprenu la Unuan Tanzanian Esperanto-Safaron, kiu vojaĝigas vin de 
Daresalamo tra la Nacia Parko Saadani, Ngorongoro, Serengeto, la 
Esperanto-Mezlernejo en Marambeko al Mŭanzo, kie vi partoprenos la Unuan 
Landan Kongreson de Esperanto en Tanzanio post la 109-a UK. Tio estas 
unika okazo sperti la senkomparan pejzaĝon, plantaron kaj bestaron de 
Tanzanio kaj konatiĝi kun ties juna kaj vigla Esperanto-movado. Unu 
fojon en via vivo vi nepre devas viziti Tanzanion, kie vivis antaŭ du 
milinoj da jaroj en Ngorongro la unuaj homoj. Ĉar la homaro estiĝis en 
Tanzanio, fakte iel ĉiuj homoj sur la Tero estas Tanzanianoj. Do venu 
hejmen!

https://allsprachendienst.ch/esperanto/files/Unua-Tanzania-Esperanto-Safaro-Broshuro_5zmly0dz.pdf 
[1]

_La evento ankaŭ taŭgas por komencantoj aŭ komencontoj de Esperanto, ĉar 
dum la safaro intensive instruos Esperanton. Do, se vi venas kun via 
partnero, kiu ankoraŭ ne scipovas nian lingvon, ŝi aŭ li post reveno 
ankaŭ estos esperantisto._

Kun amikaj salutoj

Didi Weidmann

Boko Magengeni, Good Neigbourhoud Street. Mbweni, Kiondoni. Dar Es 
Salaam
P.O.Box 60285 Kawe Dar Es SaLaam

Tel. +41796102572 (Schweizer Mobil-Nummer, D.M. Weidmann)
Tel.  +255 760 093 754 (Mobil-Nummer Tansania, D.M. Weidmann)
E-Mail: didi at esperanto.ch

Adresse Schweiz: c/o Allsprachendienst Esperanto GmbH, Freiestrasse 24a, 
8610 Uster
Festnetz Schweiz (wird zu mir umgeleitet zum Schweizer Lokaltarif) +41 
44 251 50 25



Links:
------
[1] 
https://allsprachendienst.ch/esperanto/files/Unua-Tanzania-Esperanto-Safaro-Broshuro_5zmly0dz.pdf
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20260401/783bf3d1/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo