[Eaf-informo] Bonvenon al la 4a nordia kunlabora kunveno

eafprezidanto at esperanto.fi eafprezidanto at esperanto.fi
Ke Maalis 11 11:38:46 EET 2026


Saluton!

Jen la invito de Norvega Esperantista Ligo (NEL) al la 4-a nordia 
kunveno.

***


Saluton,

Jen invito al la kvara nordia samlabora renkontiĝo, marto la 18an je la 
19:00 horo (skandinavia tempozono). [Tio estas je 20:00 EET.]

Denove ni uzos la Zoom-kanalon
https://us02web.zoom.us/j/4050010161?pwd=SHEyVHBMSjVsNUZoQzc2dmZPdS9KUT09
por facile samaperi rete.

Resume de la tria kunveno kio estis la 11an de februaro, ni konstatas ke 
ankaŭ ĝi sukcese kunigis 11 personoj el nun kvar landoj. Ne nur la samaj 
kiel antaŭe, sed el Norvegio aperis nun veteranaj esperantistoj Otto el 
Oslo kaj Bjørn el Stange (ambaŭ en la orienta regiono), kaj tute novaj 
gastoj el Finnlando! Ilia movada prezidanto Juha kaj ankaŭ studentino 
Sofie vigle partoprenis kun multaj rakontoj kaj opinioj. Do la nordia 
familio kreskas! Ni ankoraŭ ne atingis islandanojn, sed ni daŭre esperas 
ke troveblas ankaŭ kontakton inter ili (bonvole plusendi la invitilon se 
vi mem havas konatulojn tie!).

Dum la duonhora kunveno, ni pritraktis tre diversajn temojn kiel la 
vortaraj laboroj, eldono de gazetoj aŭ aliaj komunikiloj, la statuso de 
la diversaj junularaj sekcioj, esperantlingvaj filmoj kaj multe pli. Do 
vi havas tre bonan eblecon lerni pli pri kio okazas per kaj pri nia
internacia lingvo.

Ne estas fiksita temo por la marta kunveno, sed se vi havas proponon pri 
eta preleĝo aŭ alia prezento, bonvole notu nin, tiel ke ni povas anonci 
tion. Se vi havas vojaĝplanojn, aŭ mem volas esti vizitota, aŭ deziras 
meti fokuson al precipa afero kio povus esti ĝenerale grave, ne hezitu 
enlumigi viajn pensojn!

Amike
Lars Sandbakk
-------------- seuraava osa --------------
A non-text attachment was scrubbed...
Name: 4a nordia kunlaboro.ics
Type: application/ics
Size: 47114 bytes
Desc: ei saatavilla
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20260311/84e10f15/attachment.bin>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo