[Eaf-informo] Bondeziron por Julfestoj

Tuomo Grundström tuomo.grundstrom at gmail.com
Ti Joulu 22 22:12:23 EET 2020


kun boaco, ne de tiu de Jul-Avo 😊.

*Inter la plej popularaj ne-religiaj julkantoj Finnlandaj estas la suba, *

kreita de Frans Mikael Franzén (1772 - 1847).

 La finna traduko de Olli Wuorinen (1842 – 1917) estas tre populara.



*Laponia kanto*

(En lappsk sång, ”Spring min snälla ren”, ”Juokse porosein”)

Frans Mikael Franzén 1810, esp. Tuomo Grundström 21.12.2014



Kuru, mia cerv’

kiel vigla vent’

al knabina tend’!

Post vetura verv’

estos tie por

vi likentrezor’.



Kurta estas tag’,

longa estas voj’,

kuru do kun ĝoj’!

Gaja nia vag’.

Lupoj tie ĉi

nestas. Do for ni!



Aglo en ĉiel’

vagas verstojn mil.

Sur la nubflugil’

mi en altlibel’

eble aŭdas jam

kanti vin pri am’.



Koron via saĝ’

rabis for de mi

ke ĝi nun ĉe vi

kaŝas sin en kaĝ’!

Vi, delogantin’

prizonigas min.



Ekkoninte vin

pensojn rulas dum

tag’ kaj nokto nun

mi enmense mil.

Unu nur en klar’:

ke ni iĝu par’!



Se vi kaŝas vin

inter ŝtonoj aŭ

sledveturos laŭ

val’ por fuĝi min,

sekvos mi sur paŝ’,

trovos vin el kaŝ’.
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20201222/b50a82c7/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo