[Eaf-informo] Bondeziron por Julfestoj
Soile Lingman
soilelingman at gmail.com
Ti Joulu 22 22:50:33 EET 2020
Dankon, Tuomo, por viaj tradukoj de finnaj kantoj kaj poemoj. Mi ŝatas ilin!
Ankaŭ mi nuntempe preferas uzi la vorton julo kaj evitas kristnaskon.
Bonan julon al ĉiuj finnlandaj esperantistoj!
Skickat från min iPad
> 22 dec. 2020 kl. 21:13 skrev Tuomo Grundström <tuomo.grundstrom at gmail.com>:
>
>
> kun boaco, ne de tiu de Jul-Avo 😊.
>
> Inter la plej popularaj ne-religiaj julkantoj Finnlandaj estas la suba,
> kreita de Frans Mikael Franzén (1772 - 1847).
> La finna traduko de Olli Wuorinen (1842 – 1917) estas tre populara.
>
> Laponia kanto
> (En lappsk sång, ”Spring min snälla ren”, ”Juokse porosein”)
> Frans Mikael Franzén 1810, esp. Tuomo Grundström 21.12.2014
>
> Kuru, mia cerv’
> kiel vigla vent’
> al knabina tend’!
> Post vetura verv’
> estos tie por
> vi likentrezor’.
>
> Kurta estas tag’,
> longa estas voj’,
> kuru do kun ĝoj’!
> Gaja nia vag’.
> Lupoj tie ĉi
> nestas. Do for ni!
>
> Aglo en ĉiel’
> vagas verstojn mil.
> Sur la nubflugil’
> mi en altlibel’
> eble aŭdas jam
> kanti vin pri am’.
>
> Koron via saĝ’
> rabis for de mi
> ke ĝi nun ĉe vi
> kaŝas sin en kaĝ’!
> Vi, delogantin’
> prizonigas min.
>
> Ekkoninte vin
> pensojn rulas dum
> tag’ kaj nokto nun
> mi enmense mil.
> Unu nur en klar’:
> ke ni iĝu par’!
>
> Se vi kaŝas vin
> inter ŝtonoj aŭ
> sledveturos laŭ
> val’ por fuĝi min,
> sekvos mi sur paŝ’,
> trovos vin el kaŝ’.
>
>
> --
> Eaf-informo mailing list
> Eaf-informo at esperanto.fi
> http://esperanto.fi/mailman/listinfo/eaf-informo_esperanto.fi
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20201222/46f56831/attachment.html>
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo