[Eaf-informo] Fwd: Seminario kun TEJO-prezidanto Charlotte Scherping Larsson sabate la 17-an de aprilo

Tuomo Grundström tuomo.grundstrom at gmail.com
Ti Huhti 13 14:26:10 EEST 2021


*Samideanoj, partoprenu la diskuton sabate 17.4. (anoncu vin 15.4.)*
Instigas Tomas'


---------- Forwarded message ---------
Lähettäjä: Baard Hekland <bhekland at yahoo.co.uk>
Date: ti 13. huhtik. 2021 klo 13.04
Subject: Seminario kun TEJO-prezidanto Charlotte Scherping Larsson sabate
la 17-an de aprilo
To: Baard Hekland <bard.hekland at yahoo.co.uk>


Ĉar vi partoprenis en aŭ esprimis intereson pri nia novembra seminario pri
renovigo de la nordia Esperanto-komunumo, ni ankaŭ invitas vin al nia
venontsabata aranĝo:

En la reta seminario pri nordia kunlaboro kiun organizis NEL pasintjare en
novembro, multaj ĉeestantoj esprimis deziron daŭrigi la kontakton per
regulaj komunaj aranĝoj.

Kiel paŝo en tiu direkto NEL denove invitas al reta seminario, al kiu estas
tre bonvenaj ĉiuj membroj de la nordiaj Esperanto-asocioj.

La seminario okazos *sabate la 17-an de aprilo je 14:00 per Zoom*. Aliĝu
sendante retpoŝtan mesaĝon al oficejo at esperanto.no, plej laste la 15-an de
aprilo. Ĉiuj aliĝintoj ricevos retpoŝtan ligilon al la aranĝo.

*Nia gasto estos la nuna prezidanto de TEJO, Charlotte Scherping Larsson*.
Eble ŝin akompanos ankaŭ aliaj anoj de la TEJO-estraro.

Ni esperas, ke la temo estos interesas multajn niajn anojn kaj instigos al
fruktodonaj diskutoj!

*TEJO sin prezentas*

La junulara sekcio de UEA estas nun jure memstara kaj eĉ havas proprajn
dungitajn oficistojn. En ĉi tiu prezento, la ĉeestantoj ricevos historian
superrigardon pri la plej gravaj okazaĵoj kaj konatiĝos kun kelkaj
projektoj de la lastaj jaroj.

En julio Charlotte estis elektita kiel prezidanto de Tutmonda Esperanta
Junulara Organizo (TEJO). Hodiaŭ ŝi parolos al ni ĝenerale pri la agado de
TEJO, ties projektoj kaj venontaj planoj.

Bonvenon!

Nome de la estraro de NEL

Bård Hekland
sekretario
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20210413/1eff7309/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo