[Eaf-informo] Fwd: [N-ro 944] La 53-a Malferma Tago okazos virtuale la 17-an de aprilo partnere kun Vinilkosmo

Tuomo Grundström tuomo.grundstrom at gmail.com
Ti Huhti 13 19:41:49 EEST 2021


---------- Forwarded message ---------
Lähettäjä: Gazetaraj Komunikoj de UEA <gk at co.uea.org>
Date: ti 13. huhtik. 2021 klo 19.33
Subject: [N-ro 944] La 53-a Malferma Tago okazos virtuale la 17-an de
aprilo partnere kun Vinilkosmo
To: <tuomo.grundstrom at gmail.com>


------------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 944
2021-04-13
------------------------------
LA 53-A MALFERMA TAGO OKAZOS VIRTUALE LA 17-AN DE APRILO PARTNERE KUN
VINILKOSMO

La 53-a Malferma Tago (MT) de UEA kaj TEJO okazos virtuale partnere kun
Vinilkosmo, sabaton la 17-an de aprilo 2021. La programo komenciĝos je la
13:00 UTC (detaloj sube). Se okazos modifoj, la plej ĝisdata programo
troviĝos ĉe Eventa Servo: eventaservo.org/e/mt53. La evento okazos per Zoom
<https://us02web.zoom.us/j/81764929633> (us02web.zoom.us/j/81764929633,
pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj) kaj ankaŭ estos
elsendata per la jutubkanalo UEAviva
<https://www.youtube.com/watch?v=et1SODr7i7I>. Ĉiuj bonvenas aboni la
kanalon.

PROGRAMO (UTC)

13:00 Solena malfermo (Duncan Charters)

13:10 Prezento de Eurokka (Floreal Martorell)

13:15 Lingvoinstruado hodiaŭ / aŭ: Kiel usonaj entreprenistoj disvastigus
Esperanton (Duncan Charters)

*--- Muzika interludo*

14:15 Niaj novaj agoj por disvastigi la idealojn kaj valorojn de Unesko per
Esperanto (Trezoro Huang Yinbao)

*--- Muzika interludo*

15:00 Prezento de la ILEI-Kongreso 2021 kaj de la ILEI-Simpozio (Mireille
Grosjean)

*--- Muzika interludo*

15:30 La malgranda fina venko kaj la velko en Hungario (László Szilvási)

*--- Muzika interludo*

16:30 Radio Havano en Esperanto: Tri jardekoj de senlaca laboro (Orlando
Raola)

*--- Muzika interludo*

17:15 TEJO sin prezentas (Rogier Huurman kaj Renato Filho, CO-volontulo)

17:50 Prezento de Vinilkosmo

18:00 Kiel TEJO-umi dum pandemio (Klára Ertl)

*--- Muzika interludo*

19:00 Prezento de la venontaj UK-j

20:00 Fermo

-------------------------

LIBROSERVA SPECIALA OFERTO (17-a kaj 18-a de aprilo)

Dum la tuta semajnfino eblos aĉeti kion ajn en la stoko (escepte de
brokantaĵoj) kun sesona rabato sendepende de kvanto. Por koni la novaĵojn
de la Libroservo bonvolu viziti la informfluon “Laste Aperis” (vi estas
bonvena aboni ĝin retpoŝte: uea.org/via/retlistoj?listo=ls) kaj esplori la
recenzojn ĉe la revuo Esperanto (revuoesperanto.org/recenzoj kaj
uea.org/revuoj/esperanto).

-------------------------

GASTLIBRO (subskribu nur dum la 17-a de aprilo!)

La Gastlibro estas tradicia elemento de la malfermaj tagoj. La ligilo estos
disponigata komence de la evento. Post la evento okazos loterio. La
gajnintoj estos kontaktitaj retpoŝte. Subskriboj en aliaj datoj ne estos
konsiderataj por la loterio. Se vi aldone volas helpi premii
partoprenantojn, via donaco bonvenas. Por scii kiel sendi donacojn vizitu
uea.org/alighoj/pagmanieroj. Bonvolu sendi mesaĝon al financoj at co.uea.org
kun averto, ke via kontribuo estas por la “53-a MT”. Ju pli da donacoj, des
pli da premioj: helpu nin atingi la sumon de 530,00 €!

-------------------------

BABILU!

Babili kun aliaj esperantistoj estas unu el la ĉarmoj de Esperanto-eventoj.
Ni invitas ĉiujn aliĝi al la Telegram-grupo de UEA: uea.telegramo.org/. Tie
eblos kunkomenti dum la tuta evento.

-------------------------

MUZIKA PROGRAMO

Inter la prelegoj estas kelkaj minutoj da muzika interludo danke al la
kunlaboro kun Vinilkosmo. Aŭskulteblos lastatempaj kantoj de: Alejandro
Cossavella, Tim Gallego, BaRoko, Inicialoj DC, Ĵomart kaj Nataŝa, Kjara...

Dum la tuta tago eblos leviĝi el la seĝo, iom promeni, preni kafon aŭ teon.
Ni deziras bonan eventon kaj bonan babiladon! UEA dankas al ĉiuj
organizantoj, teknikistoj, partneroj kaj prelegontoj.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
<https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo>

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/944

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu https://uea.org/via/retlistoj
<https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu> (necesas ensaluti)
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20210413/5b540588/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo