[Eaf-informo] Reta versio de la vortaro 'Ebbe Vilborgs Ordbok Svenska-Esperanto'

Juha Metsäkallas Juha.Metsakallas at iki.fi
To Helmi 4 12:49:34 EET 2021


Kalle Kniivilä skribis 2021-02-04 je10:44:
> Saluton!
>
>
> Ĉu okazis aŭ okazas laboro pri iu nova finna-esperanta aŭ 
> esperanta-finna vortaro?


Saluton!

Nur prepara laboro okazis. Jen estas kelkaj decidoj kaj temoj de diskuto:

  * redakta grupo kun ĉefredaktanto kaj kelkaj aliaj redaktantoj faros
    la laboron
      o ne eblas homamasumi la laboron, ĉar mankas sufiĉe da homoj
  * la celo estas finna-Esperanto vortaro
  * la ĉefprodukto estas elektra, serĉebla vortaro
      o papera versio simple kostas tro (se iuj insistas pri tia, ili
        estu preparaj pagi)
  * ĝisdatigo de ekz. Vikivortaro estas ebla, se troviĝas helpantoj
    ekster la redakta grupo
  * oni ankoraŭ ne decidis, kiun ilon oni uzu
      o ekzistas tre (tro?) kostaj iloj
      o ekzistas senkostaj iloj, sed tiuj havas kelkajn "teknikaĵojn"
      o ne estas manko de vortlistoj per si mem, sed kiel uzeblaj rilate
        al diversaj iloj tiuj estas, estas alia demando

Juha

PS. Unu eblecon mi prezentas en la artikolo

    https://finnababilejo.fi/artikolo/juha_metsakallas/2020/05/mista-uusi-suomi-esperanto-sanakirja/

komentu ĝin aŭ komencu novan diskuton sur iu forumo

    https://finnababilejo.fi/forumoj/


-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20210204/ddff28c2/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo