[Eaf-informo] Prezidantoj de EAF

Tapani Aarne tapani.aarne at mbnet.fi
Su Helmi 14 10:02:09 EET 2021


Dankon pro la informo!

La listo troviĝas nun en la retejo de EAF,  bv. vidi ĉe 
esperanto.fi <http://esperanto.fi/> (> Menuo) > Yhdistyksestä > Hallitus <https://www.esperanto.fi/kontakto/estraro/> ( Esperantoliiton puheenjohtajat)

Tapani A.

> Osmo Buller <o.buller at online.nl> kirjoitti 13.2.2021 kello 22.43:
> 
> La demando de Pekka Virtanen pri la jaroj, kiam li estis prezidanto de EAF, instigis min kompili liston de ĉiuj prezidantoj de EAF ekde la fondo en 1907. Jen mi prezentas ĝin kun peto pri eblaj korektoj. 
> 
> Mia ĉefa fonto estis Jarlibroj de UEA, sed kelkfoje necesis fosi raportojn pri jarkunvenoj en Esperantolehti  por malkovri, kiam iu estis elektita. Ĉar la jarkunvenoj okazis en la redaktoperiodo de la Jarlibro, la nomo en la Jarlibro povis esti malaktuala, se la informo pri la nova elektito ne atingis la Centran Oficejon ĝustatempe. (Mi kompatas estontajn kompilantojn de similaj listoj, ĉar jam post kelkaj jaroj ili ne scios, kie serĉi, ĉar UEA ne plu eldonas Jarlibron.)
> 
> PREZIDANTOJ DE ESPERANTO-ASOCIO DE FINNLANDO
> 
> Nino Runeberg	1907-1912
> Albin Sandström	1912-1926
> Hugo Salokannel	1926-1936
> Gustaf John Ramstedt	1936-1939
> Uuno Pesonen		1939-1950
> Yrjö Kuorikoski	1950-1956
> Vilho Setälä 		1956-1966
> Irja Klemola		1966-1973
> Pekka Virtanen	1973-1975
> Oskari Lehtivaara	1975-1985
> Jukka Laaksonen	1985-1992
> Synnöve Mynttinen	1992-1994
> Jukka Pietiläinen	1994-1998
> Jukka Laaksonen	1998-2001
> Anna Ritamäki		2001-2008
> Tuomo Grundström	2008-
> 
> EAF havis ĝis nun entute 15 prezidantojn.
> 
> Espereble niaj vikipediistoj aldonos la liston al la artikolo pri EAF en Vikipedio. Indus havi ĝin ankaŭ en la propra retejo de EAF.
> 
> Osmo Buller
> 
> 
> 
> 
> -- 
> Eaf-informo mailing list
> Eaf-informo at esperanto.fi
> http://esperanto.fi/mailman/listinfo/eaf-informo_esperanto.fi

-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20210214/2f7d1b13/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo