[Eaf-informo] Prezidantoj de EAF
Osmo Buller
o.buller at online.nl
La Helmi 13 22:43:07 EET 2021
La demando de Pekka Virtanen pri la jaroj, kiam li estis prezidanto de EAF, instigis min kompili liston de ĉiuj prezidantoj de EAF ekde la fondo en 1907. Jen mi prezentas ĝin kun peto pri eblaj korektoj.
Mia ĉefa fonto estis Jarlibroj de UEA, sed kelkfoje necesis fosi raportojn pri jarkunvenoj en Esperantolehti por malkovri, kiam iu estis elektita. Ĉar la jarkunvenoj okazis en la redaktoperiodo de la Jarlibro, la nomo en la Jarlibro povis esti malaktuala, se la informo pri la nova elektito ne atingis la Centran Oficejon ĝustatempe. (Mi kompatas estontajn kompilantojn de similaj listoj, ĉar jam post kelkaj jaroj ili ne scios, kie serĉi, ĉar UEA ne plu eldonas Jarlibron.)
PREZIDANTOJ DE ESPERANTO-ASOCIO DE FINNLANDO
Nino Runeberg 1907-1912
Albin Sandström 1912-1926
Hugo Salokannel 1926-1936
Gustaf John Ramstedt 1936-1939
Uuno Pesonen 1939-1950
Yrjö Kuorikoski 1950-1956
Vilho Setälä 1956-1966
Irja Klemola 1966-1973
Pekka Virtanen 1973-1975
Oskari Lehtivaara 1975-1985
Jukka Laaksonen 1985-1992
Synnöve Mynttinen 1992-1994
Jukka Pietiläinen 1994-1998
Jukka Laaksonen 1998-2001
Anna Ritamäki 2001-2008
Tuomo Grundström 2008-
EAF havis ĝis nun entute 15 prezidantojn.
Espereble niaj vikipediistoj aldonos la liston al la artikolo pri EAF en Vikipedio. Indus havi ĝin ankaŭ en la propra retejo de EAF.
Osmo Buller
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo