[Eaf-informo] ankorau pri la prezidantoj
Jukka Pietiläinen
jukka.p.pietilainen at gmail.com
Ma Helmi 15 12:35:18 EET 2021
Mi sendas tiun chi sen aldonajhoj. La refecencoj facile troveblas per
sercho Uuno Pesonen esperanto.
Ankorau unu korekto. Mi interesighis pri la milittempa prezidanto Uuno
Pesonen, kies nomon mi ne konis antaue (sufiche grava homo) kaj iom
serchis el la reto. En libro "Kuka kukin on" estas menciata ke li estis
prezidanto de 1938 ghis 1950. Mi komencis esplori la aferon kaj
Helsingin Sanomat el 1939 raportas lin nur kiel estraranon kaj
Etelä-Suomen Sanomat el 1941 informas ke Ramstedt donis prezidantecon al
Pesonen nur en 1941. Eventuale li mismemoris donante informojn el Kuka
kukin on redakcio. Mi aldonas referencojn, se eblas aldoni al la listo.
Jukka
do devus esti:
Gustaf John Ramstedt 1936-1941
Uuno Pesonen 1941-1950
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo