[Eaf-informo] ankorau pri la prezidantoj

Osmo Buller o.buller at online.nl
Ma Helmi 15 12:54:30 EET 2021


Dankon pro viaj esploroj, Jukka! Char vi estas vikipediisto, bv. fari la korekton ankau en la artikolo pri Uuno Pesonen en la finna Vikipedio kaj krei artikolon pri li por la Esperanta Vikipedio. Krome, pri Hugo Salokannel estas artikolo en la Esp-a Vikipedio, sed lia nomo estas rugha en la artikolo pri EAF. Necesas do korekti ankau tion.

Plia farendajho: en diversaj artikoloj pri eksprezidantoj de EAF la periodo de la prezidanteco ne estas indikita precize au estas erara. Do, ankau tio devus esti ordigita.

Osmo

----- Jukka Pietiläinen <jukka.p.pietilainen at gmail.com> schreef:
> Mi sendas tiun chi sen aldonajhoj. La refecencoj facile troveblas per 
> sercho Uuno Pesonen esperanto.
> 
> 
> Ankorau unu korekto. Mi interesighis pri la milittempa prezidanto Uuno 
> Pesonen, kies nomon mi ne konis antaue (sufiche grava homo) kaj iom 
> serchis el la reto. En libro "Kuka kukin on" estas menciata ke li estis 
> prezidanto de 1938 ghis 1950. Mi komencis esplori la aferon kaj 
> Helsingin Sanomat el 1939 raportas lin nur kiel estraranon kaj 
> Etelä-Suomen Sanomat el 1941 informas ke Ramstedt donis prezidantecon al 
> Pesonen nur en 1941. Eventuale li mismemoris donante informojn el Kuka 
> kukin on redakcio. Mi aldonas referencojn, se eblas aldoni al la listo.
> 
> Jukka
> 
> do devus esti:
> 
> Gustaf John Ramstedt    1936-1941
> Uuno Pesonen        1941-1950
> 
> 
> -- 
> Eaf-informo mailing list
> Eaf-informo at esperanto.fi
> http://esperanto.fi/mailman/listinfo/eaf-informo_esperanto.fi




Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo