[Eaf-informo] Käännösnovellikokoelma
Juha Metsäkallas
Juha.Metsakallas at iki.fi
Ke Helmi 24 13:54:48 EET 2021
Saluton!
Frank Lappe -niminen saksalainen esperantisti kokoaa
käännösnovellikokoelmaa. Ideana on, että eri maista peräisin olevia
novelleja käännetään esperantoksi ja sitten nämä käännökset julkaistaan
yhtenä kirjana. Tämän kokoelman aiheena ovat koirat.
Alkuperäinen viesti yhteystietoineen ohessa.
Itse en pääse osallistumaan hankkeeseen.
-------- Välitetty viesti / Fwd.Msg --------
Aihe: Re: Via peto tra MiaVivo pri kontakto
Päiväys: Wed, 24 Feb 2021 10:07:00 +0000 (UTC)
Lähettäjä: Frank Lappe <frank.lappe at yahoo.de>
Vastaanottaja: Juha Metsäkallas <juha.metsakallas at iki.fi>
Saluton Juha,
dankon por via respondo.
Hieraux mi malkovris "Mia Vivo"-n la unuan fojon, do me ne jam sciis, kiel trovi kontaktojn.
Mi estas esperantisto el Frankfurto ĉe Majno kaj kontaktis kelkajn esperantistojn el diversaj landoj retmesaĝe rilate al libroprojekto.
Ĉar mi ne konas samideanon el Finnlando persone, mi serĉis iun kaj trovis vin hazarde. Mi havas demandon pri la finna literaturo.
Temas pri tio: Momente mi antaŭpreparas esperantlingvan libron. Ĝi estas la unua de rakontara serio, ĉiuj sub komuna temo. La unua estas rakontaro pri „Homoj kaj hundoj“. Tiu simpla, provizora titolo (se ne estos alia) jam klarigas, pri kio temas. Eble tio sonas iom "leĝere", sed ne temas nur pri "dolĉaj“ hundoj aŭ tiuj, kiuj servas kiel ludiloj. Temas pri la respegulo en la literaturo de la rilato inter homoj kaj bestoj ĝenerale, ĉi tie ekzemplere pri hundoj, kaj temas pri tiaj malmultaj rakontoj, en kiuj la karaktero, la „personeco“ de la „plej bona amiko de la homo“, kiel ofte citita, estas respektata kaj bone priskribata de la geaŭtoroj. Ankaŭ malfacilaĵoj kaj miskomprenoj povas esti temoj.
Majstre, miaopinie, faris tion Jack London. Li ja skribis ankaŭ tutajn romanojn, en kiuj ĉefrolas hundoj
(„Call of the Wild“, „White Fang“), sed temas nun pri mallongaj rakontoj. Mi elektis unu el du taŭgaj mallongaj rakontoj de Jack London.
Sur la ĝisnuna listo estas klasikaj aŭtoroj kiel Guy de Maupassant, Jack London, Anton Ĉeĥov, aŭstria aŭtorino kaj eble aliaj. La plejmulto de la elektitaj mallongaj rakontoj ne jam estas esperantigitaj.
Jam jesis franca esperantistino traduki tekston de Maupassant. Mi tradukos la germanan tekston. La rusa teksto, tradukita de konata rusa esperantisto, estas jam preta. Ankaŭ rakontojn, tradukitaj el la galega, albana kaj persa, mi ricevis.
En traduka stato estas nun pola rakonto. Mi havas resp. havos do jam ĉirkaŭ 22 rakontojn el 20 fontolingvoj. Kompreneble troviĝas ankaŭ originala esperanta rakonto inter ili.
Sed mi ŝatus aldoni aliajn fontolingvojn. La bunteco de malsamaj fontolingvoj povas bone montri la valoron de Esperanto kiel vera pontolingvo! La unue intencita rakontaro povas nun kreski al antologio. Ĉu vi konas ion en via literaturo? Povus esti ankaŭ anekdoto. Se mi ne eraras, la estona lingvo estas sufiĉe komprenebla por finnoj, ĉu? Do, povus esti ankaŭ estona rakonto.
Se vi ne konas ion, ĉu vi povas demandi amikojn (ankaŭ ne-esperantistoj)?
Mi scias, ke hundoj havas kelkfoje tute alian aŭ eĉ malbonan „valoron“ laŭ la perspektivoj de aliaj kulturoj, sed eble ekzistas esceptoj. Krom dombestoj ili ja povas esti gravaj helpantoj kiel gardo-, ĉasisto-, paŝtisto- aŭ serĉadhundoj. Devas esti iu respegulo en la diversaj literaturaĵoj. Kial mi tiom celas al hundoj, vi povus demandi. Nu, fakte temas pri la rilato inter bestoj kaj homoj ĝenerale. La maniero, laŭ kio ni traktas niajn kunestaĵojn, diras multe pri la homa karaktero.
Devas esti mallonga rakonto (ne romano), klasika aŭ nuntempa. Mi nur bezonas indikon, nomon de taŭga rakonto kaj ĝia aŭtoro. Ankaŭ eltiraĵo, se ĝi estas fermita rakonto, konvenus. Infanrakontoj, fabloj aŭ mitologioj pri hundoj abundas, sed al tiaj mi nun ne celas, sed al pli realismaj rakontoj. Infanrakonto povas esti konvena, se ĝi ne estas tro infaneca, tro naiva, tro fikcia (kiel ekzemple parolantaj aŭ pensantaj hundoj). Trovi tradukiston estos alia afero. Ĉiu tradukaĵo estos zorge reviziata. Kompreneble la fontolingvo ne estas la sola kriterio. Devas esti bona, interesa rakonto.
Alia ebla avantaĝo: la rakontaro povos servi ankaŭ kiel legolibro aŭ lernolibro, ĉar ĝi enhavos tekstojn laŭ malsamaj lingvoniveloj. La plej facila estas teksto, kiu jam aperis en "Kontakto". Tiel ankaŭ komencantoj trovos legaĵon.
Alia celo aŭ almenaŭ bona kromefiko estas, ke mi povas arigi esperantistojn al komuna projekto. La reto jam bone funkcias.
En tiu malfacila tempo mi iomete hezitas demandi pri ĉi tiu malgrava afero, sed la normala vivo, ankaŭ la esperantista, devas ja persisti, se tio eblas, ĉu ne?
Mi antaŭĝojas vian respondon
Samideane salutas vin
Frank el Frankfurto
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20210224/3bcc1ff1/attachment.html>
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo