[Eaf-informo] Fwd: Sondo pri programkontribuoj
Tiina Kosunen
tiina.kosunen945 at gmail.com
Ti Loka 9 15:00:38 EET 2021
---------- Forwarded message ---------
Lähettäjä: <eafkasisto at esperanto.fi>
Date: ti 9. marrask. 2021 klo 14.56
Subject: Fwd: Sondo pri programkontribuoj
To: Tiina Kosunen <tiina.kosunen945 at gmail.com>
-------- Alkuperäinen viesti --------
Aihe: Sondo pri programkontribuoj
Päiväys: 2021-11-01 16:38
Lähettäjä: Franz Kruse <gek at esperanto.de>
Vastaanottaja: Esperanto-Asocio de Finnlando <eafkasisto at esperanto.fi>
Karaj geamikoj,
_Germana Esperanto-Asocio_ okazigos sian ĉiujaran kongreson en 2022
kunlabore kun _Esperanto-Nederland_ en Oldenburg en norda Germanio. La
kongreso okazos dum pentekosto (2022-06-03 – 06. Detalojn vidu en nia
retpaĝaro https://www.esperanto.de/eo/gek2022.
Krom la kutima asocia laborprogramo la kongreso enhavas ankaŭ ampleksan
klerigan parton kun la temo Daŭripovo, por kiu ni nun serĉas
kompetentajn kontribuontojn. Daŭripovo estas koncepto kiu tuŝas
praktike ĉiujn facetojn de la vivo, kaj ni intence ne limigas la temon
sed deziras kovri laŭeble vastan gamon da aspektoj de la ĝenerala
temo.
Se en via asocio aŭ ĝia junulara sekcio troviĝas homoj kompetentaj
pri la temo, bonvolu kontaktigi ilin kun ni. Ni klopodas kolekti
laŭeble varian faskon da ofertoj por certigi interesan kaj multfacetan
programon.
Al la fine elektitaj kontribuantoj ni kutime pagas vojaĝkostojn kaj
restadon por la daŭro de ilia kontribuo. Pri detaloj ni intertraktos
kun ĉiuj kontribuantoj unuope.
Ni tre aprezas viajn ofertojn.
Franz
-------------------------
Germana Esperanto-Kongreso
Deutscher Esperanto-Kongress
https://www.esperanto.de/eo/gek2022 [1]
Franz Kruse
Loka Kongresa Komitato
Elsflether Weg 3
27809 Lemwerder
Telefon: +49 171 6832317
E-Mail: gek at esperanto.de
-------------------------
Links:
------
[1] https://www.esperanto.de
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20211109/bab1948a/attachment.html>
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo