[Eaf-informo] Fwd: Reta seminario pri naciaj lingvoj en supera edukado kaj scienco la 25-an de novembro
Tuomo Grundström
tuomo.grundstrom at gmail.com
Su Loka 14 17:00:45 EET 2021
Mi instigas al partopreno el Finnlando.
Tomas'
---------- Forwarded message ---------
Lähettäjä: Baard Hekland <bhekland at yahoo.co.uk>
Date: su 14. marrask. 2021 klo 12.58
Subject: Reta seminario pri naciaj lingvoj en supera edukado kaj scienco la
25-an de novembro
To: Peter Wraae <peter at wraae.dk>, Puff Ostling <puff at esperanto.se>, Tuomo
Grundström <tuomo.grundstrom at gmail.com>
Ni esperas, ke la temo de tiu ĉi seminario interesas ankaŭ niajn
najbarlandanojn, kaj ke vi emos partopreni.
Salutas
Bård
Reta seminario: *La rolo de naciaj lingvoj en supera edukado*
Duan fojon ĉi-jare NEL invitas al retaj seminarioj pri diversaj
(ne-)movadaj temoj. Ĵaŭdon la 25-an de novembro inter 20:00 kaj 21:30 ni
prezentos interesan temon por komuna diskutado kaj kleriĝo: Kiun rolon
havas (kaj havu) la naciaj lingvoj en supera edukado kaj scienco? Ĉu ili
iĝas marĝena aldonaĵo aŭ nura administra suplemento al esence anglalingvaj
studprogramoj kaj scienca publikigado? Aŭ ĉu kontraŭe ili restas gravaj,
kaj la angla ilin nur komplementas en specifaj uzokampoj? Kaj ĉu tio ĉi
entute estas problemo?
Ne estas la plano fari plene profesiajn prezentojn de fakuloj. Sed almenaŭ
en Norvegujo estas faritaj pluraj raportoj pri la fenomeno, kaj ni ŝatus
prezenti iom el tiuj. Ni ankaŭ esperas, ke partoprenos la seminarion
reprezentantoj de niaj najbaraj landoj, kaj ke ili povos prezenti ankaŭ la
staton en siaj landoj.
Enkondukos Bård Hekland, komentos pluraj niaj membroj surbaze de propraj
spertoj kiel universitataj aŭ esplorinstitutaj dungitoj.
La seminario okazos per Zoom. Aliĝu per retpoŝta mesaĝo al
oficejo at esperanto.no plej laste merkredon la 24-an de novembro. Vi ricevos
retpoŝte la ligilon al la aranĝo.
Bonvenon!
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20211114/d5bcf7c0/attachment.html>
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo