[Eaf-informo] Mendu kune la verkon "Solaris"

Tuomo Grundström tuomo.grundstrom at gmail.com
To Marras 28 15:15:40 EEST 2021


Min notu inter la mendantoj kiel grandan aprezanton de Lem.
Sal. Tomas’

> Juha Metsäkallas <Juha.Metsakallas at iki.fi> kirjoitti 28.10.2021 kello 14.47:
> 
> 
> Saluton!
> 
> Ĉi-jare oni jubileas la naskiĝon de la pola verkisto Stanislaw Lem antaŭ cent jaroj. Pro tiu okazaĵo Bjalistoka Esperanto-societo eldonis tradukon al Esperanto de unu el la plej konataj verkoj de Lem, la romano Solaris. Mi prezentis (finne) la verkon en Finna babilejo
> 
> https://finnababilejo.fi/artikolo/juha_metsakallas/2021/10/solaris/
> 
> kaj Libera folio havis ankaŭ sian prezenton
> 
> https://www.liberafolio.org/2021/09/15/klasikajo-de-stanislaw-lem-aperis-en-esperanto/
> 
> Dum la daŭra kurso en Turku ni legis la libere enhaveblan fragmenton de la libro kaj ni ekhavis ideon mendi kune kelkajn ekzemplerojn. Se vi volas partopreni en tiu mendo, respondu al mi ne pli poste ol 7.11. 
> 
> La prezo de la libro mem estas 8,75 plus afranko de Pollando.
> 
> https://espero.bialystok.pl/eo/produkt/solaris/?wmc-currency=EUR
> 
> Notu, ke ni mendas librojn al Turku kaj liveras ilin de tie. Eventualajn aldonajn kostojn de la liverado de tie pagas la mendinto.
> 
> Juha M.
> 
> 
> -- 
> Eaf-informo mailing list
> Eaf-informo at esperanto.fi
> http://esperanto.fi/mailman/listinfo/eaf-informo_esperanto.fi
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20211028/b53d4555/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo